Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la kabineta pordo, eniris, kun la korpo duonklinita, la kubutoj rondigitaj, la buŝo ridetanta, kaj li atendis en la tria pozicio, post esti krucigita unu antaŭ la alia, je la duono de ĝia longo, siajn piedojn kies la maleoloj kuntuŝiĝis kaj kies la pintoj estis eksteren direktitaj.

Ĉiu alia ol la instruisto TOrteto, metinta en tia malfirma ekvilibro, estus ŝanceliĝanta sur sia bazo, sed li sukcesis konservi absoluta stareco.

- Sinjoro Torteto, diris Vilhelmo V. Kolderupo, mi venigis vin por informi vin pri novaĵo kiu, mi kredas, ne mankos kialon por mirigi vin.

- Laŭ viaj deziroj ! respondis la instruisto, kvankam Vilhelmo V. Kolderupo tute ne ternis, tiel kiel oni povus kredi tion.

- La geedziĝo de mia nevo estas prokrastita dum unu jaro aŭ dekok monatoj, reparolis la onklo, kaj Godfredo, pro lia peto, baldaŭ foriros por viziti la diversajn statojn de la nova kaj la malnova mondo. - Sinjoro, respondis Torteto, mia lernanto Godfredo honoros la landon kiu vidis lin naskiĝi, kaj… - Kaj ankaŭ la instruiston de sinteno kiu inicis lin pri bona konduto, respondis la negocisto, per tono kies la naiva TOrteto neniel sentis la ironion.

Kaj fakte, kredante devi realigi "muntitan dancosalton", li alterne movis siajn piedojn laŭ ia flanka glitpaŝo, poste, iomete fleksante malrigide la genuon, li salutis Vilhelmon V. Kolderupon.

- Mi pensis, reparolis tiun ĉi, ke sendube vi malfacile disiĝus de via lernanto ?

- La klopodo estos dolora, respondis TOrteto, kaj tamen, se tio necesas…

- Ne necesos tion, respondis Vilhelmo V. Kolderupo kies la dika brovo krispiĝis.

- Ha !… respondis TOrteto.

Iomete konfuzita, li faris altigatan movon malantaŭen, por transpasi de la tria al la kvara pozicio; poste li metis inter siaj du piedoj la distancon de larĝeco - sen eble esti plene konscia pri tion kion li faris.

- Jes, aldonis la negocisto per seka voĉo kaj kun tono kiu ne akceptis eĉ ombron da repliko, mi pensis ke estus vere kruela disigi instruiston kaj lernanton tiel bone ligitajn por akordiĝi.