- Certe… la vojaĝoj !… respondis TOrteto kiu ŝajnis ne voli kompreni !
- Jes !… certe !… reparolis Vilhelmo V. Volderupo, ne nur la vojaĝoj plifortigos la talentojn de mia nevo, sed ankaŭ la talentojn de la instruisto al kiu li ŝuldas tiel korektan sintenon !
Neniam la penso prezentiĝis al tiu granda infano ke li iam devus forlasi San-Franciskon, Kalifornion kaj Amerikon por kuri trans la maroj. Tiuj ideoj ne povintus eniri la cerbon de homo pli sperta pri dancarto ol pri vojaĝoj, kaj kiu ankoraŭ konis la ĉefurbon nur ĝis deko mejloj ĉirkaŭe. Kaj nun oni proponis al li, ne, oni aŭdigis lin ke, vole nevole, li tuj devos elpatriiĝi, mem plenumi, kun ĉiuj ŝarĝoj kaj maloportunaĵoj kiujn ili enhavas, tiujn delokiĝojn konsilitajn de li al sia lernanto ! Certe estis en tio sufiĉe por konsterni tiel malmulte solidan cerbon kiel la lian, kaj la malfeliĉa Torteto, por la unua fojo en sia vivo, sentis nevolan ektremadon en la muskoloj de siaj kruroj, malrigidigitaj pro tridek kvin jaroj de trejnadoj !
- Eble… li diris, klopodante revenigi sur siaj lipoj tiun ŝablonan rideton de la dancisto, kiu estis momente viŝiĝinta, eble… mi ne valoras por… - Vi formiĝos ! respondis Vilhelmo V. Kolderupo kiel viro kun kiu estas nenio por diskuti.
Rifuzi, tio neeblis. TOrteto ne eĉ pensis tion. Kio li estis en la domo ? Iu aĵo, iu pakaĵo, iu varo povanta esti sendata ĉien en la mondo ! Sed la projektita ekspedo ne estis sen iom maltrankviligi lin.
- Kaj kiam devos efektiviĝi la foriron ? li demandis provante reakiri akademian pozicion.
- Post unu monato.
- Kaj sur kiu malserena maro, sinjoro Kolderupo decidis ke la ŝipo forportos mian lernanton kaj min ?
- En la Pacifiko, unue.
- Kaj sur kiu globusa punkto mi devos meti la piedon por la unua fojo ?
- Sur la grundo de Nov-Zelando, respondis Vilhelmo V. Kolderupo. Mi rimarkis ke Nov-zelandanoj ne dece rondigis la kubutojn !… Vi reĝustigos ilin !