Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Jen kiel la instruisto TOrteto estis elektita por esti la kunvojaĝanto de Godfredo Morgan.

Iu signo de la negocisto tiam komprenigis lin ke la aŭdienco finiĝis. Li do eksiĝis sufiĉe emociita por ke sia eliro kaj la specialaj gracioj kiujn li kutime disvolvis en tiu malfacila akto, tiel malmulte ne kontentigis entute.

Fakte, por la unua fojo en sia vivo, la instruisto TOrteto, forgesante, pro sia maltrankvilo, la plej bazajn regulojn de sia arto, foriris la piedojn turnitajn internen !


V
En kiu oni pretiĝas por foriri, kaj fine de kiu oni vere foriras.

Nenio pli estis por rediskuti. Antaŭ tiu longa vojaĝo, ambaŭ, tra la vivo, kiun oni nomas geedzecon, Godfredo baldaŭ ĉirkaŭiros la mondon – tio kio kelkfoje estas pli kolrompa. Sed li esperis reveni de tio tre elprovita, kaj foririnta kiel junulon, returne revenigi maturulon. Li estus vidinta, observinta, komparinta. Lia scivolo estus kontentigita. Restus nur al li restadi trankvile kaj fikshejme, por feliĉe vivi en la geedza hejmo kiun nenia tentiĝo ne plu inklinigos lin foriri. Ĉu li malpravis aŭ pravis ? Ĉu li kuris al kelka bona kaj solida leciono de kiu li profitus ? Ni lasos al la estonteco la taskon respondi.

Unuvorte, Godfredo estis kontentega.

Fina, malserena, sen lasi ion eliĝi, rezignaciis al tiu lernado.

La instruisto TOrteto, li, kutime tiom firma sur siaj kruroj, trejnitaj al ĉiuj ekvilibroj de la danco, estis perdinta sian kutiman aplombon kaj provis vane retrovi ĝin. Li ŝanceliĝis eĉ sur la pargeto de sia ĉambro, kvazaŭ li jam estis sur la planko de kajuto skuita de la batoj de ruliĝado kaj de tangado.