Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Blanka-Stelo, Hamburgo-Ameriko aŭ la franca Transatlantiko alvenigus lin sur la marbordo de la malnova mondo.

Se li volis preni okcidenten, per la "Transoceana vaporŝipo Orepoko", estus facile al li atingi Melburnon, poste la Sueza terkolo, per la vaporŝipoj de la "Duoninsula & Orienta Ko".

La transportrimedoj ne mankis, kaj, danke al ilia matematika interakordo, la mondoĉirkaŭiro estas nur simpla turistpromenado.

Sed ne estas tiel ke devis vojaĝi la nevon-heredanton de la nababo de Frisko.

Ne ! Vilhelmo V. Kolderupo posedis pro la bezonoj de sia komerco, iun kompletan vel- kaj vapor-ŝiparon. Li do decidis ke iu el siaj ŝipoj estus "metita sub la dispono de la juna Godfredo Morgan", kvazaŭ temis pri sangoprinco vojaĝanta por sia plezuro – per elspezoj de la regatoj de sia patro.

Laŭ siaj ordonoj, la Revo, solida vaporŝipo de sescent tunoj kaj kun forto de ducent ĉevalpovoj, tuj estis rigata. Ĝi devis esti estrita de la kapitano Turkoto, marveterano, kiu jam kuris tra ĉiuj oceanoj ĉe ĉiuj latitudoj. Bona kaj aŭdaca maristo, tiu kutimiĝinto al tornadoj, tajfunoj kaj ciklonoj, jam nombris kvardek jarojn de navigado sur kvindek jaroj de aĝo. Sin kapeigi kaj alfronti la uraganon estis nur ludo por tiu ĉi "matroso", kiu neniam estis elprovita krom de "ter-malsano", tio estas kiam li ankrumis. Tial, pro tiu ekzisto senĉese skuita sur la ferdeko de iu ŝipo, li gardis la kutimon ĉiam balanciĝi dekstren, maldekstren, antaŭen, malantaŭen : li havis la tikon de tangado kaj de ruliĝado.

Iu vickapitano, iu maŝinisto, kvar hejtistoj, dek du matrosoj, entute dek ok viroj, devis formi la ŝipanaron de la Revo kiu, se ĝi kontentiĝis trankvile fari siajn ok mejlojn hore, posedis ne malpli da bonegaj navigaj kvalitoj. Ke ĝi ne havis sufiĉe da rapido por trapasi la ondegon kiam la maro estis malkvieta, estu ! Sed ankaŭ la ondego ne trapasis sur ĝi, avantaĝo kiu bone kompensas la nesufiĉecon de la irado, ĉefe kiam oni ne estas alie urĝigita. Cetere, la Revo estis rigita kiel goeleto, kaj per favora vento, kun siaj kvincent kvadrataj jardoj da velaro, ĝi ĉiam povis helpi al sia vaporo.

Tamen necesus ne kredi ke la vojaĝo de la Revo devus