Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nur esti plezurvojaĝo. Vilhelmo V. Kolderupo estis tro praktikema viro por ne provi utiligi veturon de dekkvin aŭ dekses mil mejloj tra ĉiuj maroj de la terglobo. Lia ŝipo devis sendube foriri sen kargo, sed estis facile al ĝi teni sin en bonaj kondiĉoj de floskapablo, plenigante kun akvo siajn "balastakvujojn", kiu povintus mergi ĝin ĝisrande de la ferdeko en la kazo ke tio estintus necesa. Tial, la Revo intencis kargi survoje kaj viziti la diversajn kontorojn de la riĉa negocisto. Ĝi tiel veturus de iu komercloko al alia. Ne timu, la kapitano Turkoto ne estus embarasita peti siajn vojaĝkostojn ! La kaprico de Godfredo Morgan ne kostus unu dolaron al la onkla kaso ! Tiamaniere oni agas en la bonaj komercejoj.

Ĉio tio estis decidita en longaj interparoladoj, tre sekretaj, kiujn Vilhelmo V. Kolderupo kaj la kapitano Turkoto havis kune. Sed ŝajnas ke la aranĝo de tiu afero, tamen tiom simpla, ne iris glate, ĉar la kapitano bezonis fari multnombrajn vizitojn ĉe la kabineto de la negocisto. Kiam li eliris el ĝi, pli akrasentaj homoj ol la kutimuloj de la hotelo estus rimarkantaj ke li havis neordinaran mienon, ke liaj haroj estis hirtaj kiel taŭzitaj de ventego, kvazaŭ li malkombis ilin per nervoza mano, ke lia tuta persono, fine ruliĝis kaj tangis pli kolereme ol kutime. Oni povis ankaŭ aŭdi strangajn ekkriojn kiuj pruvis ke la kunvenoj ne okazis sen tumulto. Estas ke la kapitano Turkoto kun sia verdiremo, tute bone kapablis alfronti al Vilhelmo V. Kolderupo kiu lin sufiĉe ŝatis kaj estimis por permesi al li kontraŭdiri lin.

Fine, ŝajnas, ĉio glatiĝis. Kiu submetiĝis, ĉu Vilhelmo V. Kolderupo ĉu Turkoto ? Mi ne ankoraŭ kuraĝus decidiĝi, ne konante la temon mem de iliaj diskutoj. Tamen mi plivole vetus por la kapitano.

Ĉiaokaze, post ok tagoj de interparoladoj, la negocisto kaj la maristo ŝajnis esti en akordo; sed Turkoto ne ĉesis grumbli inter siaj dentoj :

"Ke la kvincent mil diabloj de la ŝtormovesto dronigu min al fundo de la ekvatora kalmo, se mi iam atendintus fari tian taskon, mi, Turkoto !"

Tamen la ŝipekipado de la Revo rapide progresis, kaj ĝia kapitano