Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

neglektis nenion por ke ĝi kapablu ŝipiri tuj de la unua dekkvino de junio. Oni metis ĝin en la ŝipriparejo, kaj ĝia kareno, zorge refarbita kun minio, kontrastis per ĝia akra ruĝo kontraŭ la nigro de ĝiaj superakvaj partoj.

Multaj ŝipoj el ĉiuj specoj kaj ĉiuj naciecoj venas en la haveno de San-Francisko. Tial, ekde multaj jaroj, la kajoj de la urbo, regule konstruitaj sur la marbordo, ne povis sufiĉi por la en- kaj el-ŝipigo de la varoj, se la inĝenieroj ne sukcesis starigi plurajn artefaritajn kajojn. Fostoj el ruĝa abio estis enpuŝitaj en la akvoj, kelkaj kvadrataj mejloj da planko kovris ilin per larĝaj platformoj. Estis tiom prenita de la golfeto, sed la golfeto estas vasta. Oni havis tiel verajn varfojn de malŝarĝado, kovritajn de gruoj kaj pakaĵoj, apud kiuj vaporŝipoj de la du oceanoj, tiuj de Kaliforniaj riveregoj, klipero de ĉiuj landoj, trampŝipoj de Usonaj marbordoj, povis loki sin flanken en perfekta ordo, sen kolizii unu la aliajn.

Estis ĉe unu el tiuj artefaritaj kajoj, fine de la strato Varf-Misio, ke estis firme alligita la Revo, post ĝia trapasado ĉe la baseno de karenriparado.

Nenio estis neglektita por ke la vaporŝipo, atribuita al vojaĝo de Godfredo, povas navigi en la plej bonaj kondiĉoj. Provizoj, taŭgaj aranĝoj, ĉio estis zorgeme preparita. La rigo estis en perfekta stato, la kaldronego elprovita, la maŝino de helico bonega. Oni eĉ enŝipigis pro la bezonoj de la ŝipo kaj facileco de la komunikado kun la tero, iun vaporŝalupon, rapida kaj nesubmergebla, kiu devis fari grandajn servojn dum la navigado.

Fine, mallonge, ĉio estis preta je la dato de la 10a de junio. Restis nur surmariĝi. La ŝipanoj enŝipigitaj de la Kapitano Turkoto por la velmanovroj aŭ la regado de la maŝino, konsistigis elektindan skipon, kaj estintus malfacile trovi iun pli bonan surloke. Vera stoko da vivantaj bestoj, agutioj, ŝafoj, kaprinoj, kokoj kaj kokinoj, ktp, parkitaj en la interferdeko; plie, la bezonoj de la materiala vivo troviĝis certigataj de pluraj kestoj de ladskatoloj el la plej bonaj markoj.

Pri la vojplano kiun devis sekvi la Revo, estis verŝajne la temo de la longaj prelegoj kiujn Vilhelmo V. Kolderupo kaj sia kapitano havis