Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
VII
En kiu ni vidos ke Vilhelmo V. Kolderupo
eble ne malpravis asekurigi sian ŝipon.

Dum la tagoj kiuj sekvis, la 13an, 14an kaj 15an de junio, la barometro malpliiĝis malrapide, sed senĉese, sen rekreskado, tio kio indikis inklinon persisti sub ŝanĝema vetero, inter pluvo aŭ vento kaj ŝtormo. La brizo senteble malvarmetiĝis pasante en la sudokcidento. Estis kontraŭa vento por la Revo; ĝi devis lukti kontraŭ sufiĉe fortaj ondegoj kiuj atakis ĝin fronte. La veloj estis do ferlitaj en siaj ingoj, kaj necesis funkcii per helico, sed laŭ modera premo por eviti la malbonajn bataĵojn. Godfredo tre bone eltenis tiujn provojn de tangado kaj de ruliĝado, sen eĉ perdi nur momenton sian bonhumuron. Tre evidente, tiu brava knabo ŝatis la maron.

Sed TOrteto, li, ne ŝatis la maron, kaj ĝi bone repagis tion al li. Necesus vidi la kompatindan instruiston de sinteno ne plu sin tenanta, la instruisto de danco dancanta kontraŭe al ĉiuj reguloj de la arto. Restadi en sia kajuto, dum tiuj skuoj kiuj ŝancelis la vaporŝipon ĝis ĝiaj varangoj, li ne povis tion.

"Aeron ! Aeron !" li ekĝemis.

Sekve li ne plu forlasita la ferdekon. Iu ruliĝa bato, kaj li iris de iu flanko al la alia. Iu tanga bato, kaj li estis ĵetata antaŭen, eĉ se li estos preskaŭ tuj retroĵetata. Li apogis sin ĉe la apogreloj, realkroĝis sin al ŝnuregoj, li afektis sintenojn absolute kondamnitajn de la principoj de moderna koregrafio ! Ha ! Kial li ne povis leviĝi en la aeron laŭ balona movado por eskapi el la nivelŝanĝoj de tiu ĉi moviĝema planko ! Iu dancisto el siaj prapatroj diris ke, se li konsentis reakiri sinregon sur la scenejon, estis nur por ne humiligi siajn