kamaradojn. Li, TOrteto, li volintus neniam reiri sur tiun ĉi ponton kiun la tangaj batoj ŝajnis kuntiri en la abismon.
Kian ideon la riĉa Vilhelmo V. Kolderupo havis sendi lin sur ĝi !
- Ĉu tiu malbona vetero daŭros ? li demandis dudekfoje tage al la kapitano Turkoto.
- Hm ! La barometro ne estas trankviliga ! respondis nevarie la kapitano, kunigante la brovojn.
- Ĉu ni baldaŭ alvenos ?
- Baldaŭ, Sro TOrteto… Hm ! Baldaŭ !… Ankoraŭ necesas la tempo por alveturi !
- Kaj ni nomiĝas tion la Pacema Oceano ! ripetis la malfeliĉulo inter du singultoj kaj du balanciĝoj.
Ni diros, plie, ke la instruisto TOrteto ne nur suferis pro marmalsano, sed ankaŭ ke la timo kaptis lin vidante tiujn ĉi altajn ŝaŭmantajn ondegojn, kiuj elĵetiĝis ĝis la paveza alteco de la Revo, aŭdante la valvojn, levatajn de fortaj ekbatoj, kiuj tralasis eskapi la vaporon tra ellastuboj, sentante la vaporŝipon svingegatan kiel korkon sur tiuj akvomontoj.
- Ne ! Neeblas ke tio ne renversiĝas ! li ripetis, fikse rigardante al sia lernanto per senvivaj okuloj.
- Trankvile, Torteto ! respondis Godfredo. Ŝipo estas konstruita por flosi, diable ! Estas kialoj por tio !
- Mi diras al vi ke ili ne estas !
Kaj dum tiu pensado, la instruisto surmetis sian savzonon. Li portis ĝin tage kaj nokte, strikte rimenligita al sia brusto. Oni ne devigus lin forlasi ĝin por oro. Ĉiun fojon kiam la maro lasis al li paŭzmomenton, li reŝveligis ĝin per forta elspiro de aero. Vere ja, neniam li trovis ĝin sufiĉe plena !
Ni petas pri indulgo por la ektimegoj de TOrteto. Al tiu kiu ne kutimas al la maro, ĝiaj sturmoj estas taŭgaj por kaŭzi ian timegon, kaj ni scias, tiu ĉi kontraŭvola pasaĝero ne eĉ riskis sin ĝis tiu ĉi tago sur la pacaj akvoj de la golfeto de San-Francisko. Do, malsaneto surŝipe de marŝipo en forta brizo, teruro ĉe la bato de ondegoj, ni povas senkulpigi lin pri tio.
Cetere, la vetero fariĝis pli kaj pli malbona kaj minacis la Revon