Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/71

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La grava demando antaŭ la farita faro - afero pri vivo kaj morto - estis do por Godfredo scii ĉu li troviĝis proksime de ajna grundo. En kiu parto de la Pacifiko, estus tempo pli poste rezoni pri tio. Ĉefe, necesis konsideri, en favora tempo, forlasi tiun ĉi rokaĵon kiu, en ĝia supra parto, ne mezuris malpli ol dudek paŝojn larĝe kaj longe. Sed oni forlasas lokon nur por iri sur alian. Kaj se tiu alia ne ekzistis, se la kapitano eraris meze de tiuj brumoj, se ĉirkaŭ tiu ĉi ŝero etendiĝis maro sen limoj, se ĉe la ekstrema atingpovo de la vidado, la ĉielo kaj la akvo intermiksiĝis ronde en la sama horizonto !

La pensoj de la juna ŝippereulo do koncentris sin pri tiu punkto. Sian tutan vidpovon, li uzis por serĉi meze de tiu malhela nokto, ĉu iu konfuza maso, amasiĝo de rokoj aŭ klifo, ne malkaŝis la apudecon de insulo en la orienta parto de la rifo.

Godfredo vidis nenion. Nenia terodoro alvenis al lia nazo, nenia impreso en liaj okuloj, nenia bruo al liaj oreloj. Neniu birdo trairis tiun ombron. Ŝajnis ke ĉirkaŭ li, estis nur vasta akvodezerto.

Godfredo ne kaŝis al si ke estis mil ŝancoj kontraŭ unu por ke li estis perdinta. Ne plu temis nun kviete ĉirkaŭiri tra la mondo, sed alfronti morton. Tiel, kun kvieteco, kun kuraĝo, lia penso leviĝis al tiu Providenco kiu eĉ povas ĉion por la plej malforta el siaj kreitaĵoj, kiam tiu ĉi estulo ne plu povas ion de si mem.

Pri tio kio dependis de li, Godfredo devis nur atendi la tagon, rezignacii, se la savo neeblis, sed kontraŭe, provi ĉion se ekzistis kelka ŝanco savi sin.

Kvietigita per la graveco mem de siaj pripensadoj, Godfredo sidiĝis sur la roko. Li estis demetinta parton de siaj vestoj sorbigitaj de marakvo, sia lana jako, siaj pezigitaj botoj, por esti preta reĵeti sin al naĝado, se tion necesus.

Tamen ĉu eblis ke neniu postvivis la ŝiprompiĝon ? Kio ! Ne unu el la homoj de la Revo estus alportita al tero ! Ĉu ili ĉiuj estis do entrenitaj en tiu nerezistebla akvokirlo kiun kavigas dronanta ŝipego ? La lasta al kiu Godfredo parolis, estis la kapitano Turkoto, rezoluta ne forlasi sian ŝipon tiel longe ĝis iu el liaj matrosoj