ne indikis almenaŭ la ĉeeston de iu strando, kaj se la strando ekzistis, ĉu ni povis dubi ke ĝi altenis al la marbordo de iu pli grava grundo ?
Fine, longa profilo de malaltaj dunoj, subapogitaj de dikaj granitaj rokoj, konturiĝantaj pli klare, ŝajnis fermi orienten la horizonton. La suno estis trinkinta la tutajn matenajn vaporojn, kaj ĝia disko tiam plenfajre elstaris.
"Tero ! Tero !" ekkriis Godfredo.
Kaj li etendis la manojn al ĉi tiu solida ebeno, genuiĝante sur la rifo per dankema movo al Dio. Estis grundo, fakte. En tiu ĉi loko, la ŝeroj formis nur antaŭan pinton, ion kiel la suda kabo de golfeto kiu rondiĝis laŭ perimetro de maksimume du mejloj. La fundo de tiu entranĉo montris sin sub la ŝajno de iu ebena strando kiun bordis vico da malgrandaj dunoj, kaprice ondumitaj de herbaj linioj, sed malmulte altaj.
De la loko kiun okupis Godfredo, lia rigardo povis kapti la tuton de tiu marbordo.
Limigita norde kaj sude de du neegalaj promontoroj, ĝi ne prezentis disvolvon je pli ol kvin aŭ ses mejloj. Eblis, tamen, ke ĝi apartenis al ia granda grundo. Kio ajn tio ĉi estis, ĝi almenaŭ estis la portempa savo. Godfredo, pri tio, ne povis imagi ajnan dubon, li ne estis ĵetita sur kelkan solecan ŝeron, li devis kredi ke tiu peco de nekonata grundo ne rifuzus lin provizi por liaj bazaj necesoj.
"Teren ! Teren !" li diris al si.
Sed, antaŭ forlasi la rifon, li lastfoje turnis sin. Liaj okuloj denove konsultis la maron ĝis la marvasta horizonto. ĉu ia vrako aperus ĉe la surfaco de la ondoj, ia restaĵo de la Revo, eble iu postvivanto ?
Nenion.
La ŝalupo mem ne plu estis, kaj devis esti kuntirita en la komunan abismon.
La ideo tiam venis al Godfredo ke, sur tiuj ŝeroj, iu el siaj kunuloj povis trovi rifuĝon, kiu, kiel li, atendis la tagon por provi atingi la marbordon ?