Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/75

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Neniu, nek sur la rokoj, nek sur la strando ! La rifo estis tiel senhoma kiel la oceano !

Sed fine, manke de postvivantoj, ĉu la maro almenaŭ ne elĵetis plurajn kadavrojn ? Ĉu Godfredo ne baldaŭ retrovos inter la rifoj, ĉe la lasta limo de la surfo, la senvivan korpon de iuj el siaj kunuloj ?

Ne ! Nenion sur la tuta vastaĵo de la ŝeroj kiujn la lastaj akvotavoloj de la malfluso tiam lasis senvuale.

Godfredo estis sola ! Li povis fidi nur al si por batali kontraŭ la danĝeroj el ĉiuj specoj kiuj minacis lin !

Tamen antaŭ tiu ĉi realaĵo, ni diru tion por lia laŭdo, Godfredo ne volis moliĝi. Sed ĉar komence taŭgis al li esti informinta pri la naturo de la regiono al kiu mallonga distanco disigis lin, li forlasis la kreston de la rifo kaj komencis alproksimiĝi al la marbordo.

Kiam la interspaco kiu disigis la rokojn estis tro granda por esti transpasita per unu salto, li ĵetis sin en la akvon, kaj aŭ ke li havis piedtenon, aŭ ke li devis apogi sin naĝante, li facile atingis la plej proksiman rokon. Kontraŭe, kiam li havis antaŭ li nur spacon de unu aŭ du jardoj, li saltis de iu roko al alia. La paŝado sur tiuj gluecaj ŝtonoj, kovritaj de glitigaj fukoj, ne estis facila kaj estis longa. Estis preskaŭ kvarona mejlo farenda en tiuj kondiĉoj.

Tamen, Godfredo, lerta kaj facilpieda, fine metis piedon sur tiun grundon kie eble atendis lin se ne subita morto, almenaŭ mizera vivo, pli malbona ol morto. Malsato, soifo, malvarmo, necesbezono, danĝeroj el ĉiuj specoj, sen armilo por defendi sin, sen fusilo por ĉasi ĉasbeston, sen anstataŭaj vestoj, jen al kiuj ekstremoj li baldaŭ estos destinita !

Ha ! La nesingardulo ! Li volis scii ĉu li kapablis elturniĝi el seriozaj situacioj ! Nu, li farus la provon de tio ! Li enviis la sorto de Robinsono ! Nu, li vidus ĉu estas enviinda sorto !

Kaj tiam la penso de tiu feliĉa ekzisto, de tiu facila vivo en San-Francisko, meze de riĉa kaj amema familio kiun li forlasis por ĵeti sin en la aventurojn, revekiĝis en lia menso. Li rememoris sian onklon Vilĉjon, lian fianĉinon Finan, liajn amikojn kiujn li sendube ne plu revidus ! Je la elvoko de tiuj ĉi memoroj, lia koro premiĝis, kaj, malgraŭ lia decido, iu larmo venis en liaj okuloj.