Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/89

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
X
Kie Godfredo faras tion kion ĉiu alia ŝiprompulo farintus en similaj cirkonstancoj.

La nokto pasis sen iu incidento. La du ŝiprompuloj, disbatitaj de emocioj kaj laciĝo, estis ripozintaj tiel trankvile kiel se ili enlitiĝis en la plej komforta ĉambro en la hotelo de la strato Montgomerio.

La morgaŭon, 27an de junio, ĉe la unuaj radioj de la leviĝanta suno, la kokerikado vekis ilin.

Godfredo preskaŭ tuj revenis al la situacia sento, dum TOrteto devis longe froti siajn okulojn kaj etendi siajn brakojn, antaŭ esti eniranta en la realeco.

- Ĉu la ĉimatena lunĉo similos al la hieraŭa vespermanĝo ? li unue demandis.

- Mi timas tion, respondis Godfredo, sed mi esperas ke ni pli bone vespermanĝos tiun ĉi nokton !

La instruisto ne povis deteni signifan grimacon. Kie estis teo kaj sandviĉoj kiuj ĝis nun estis alportitaj al li ĉe sia vekiĝo ! Kiel, sen tiu prepara manĝo, li povus atendi la horon de tagmanĝo… kiu eble neniam sonus…!

Sed necesis decidiĝi. Godfredo nun bone sentis la respondecon kiu pezis sur li, sur li sola, ĉar li atendis nenion de sia kunulo. El tiu malplena skatolo kiu servis kiel kranion al la instruisto, neniu praktika ideo povis naskiĝi : Godfredo devis pensi, imagi, decidi por du.

Li havis iun unuan memoron por Fina, sia fianĉino, al kiu li tiom senpripense rifuzis fari sian edzinon, iun duan, por sia onklo Vilĉjo, kiun li tiom nesaĝe forlasis, kaj sin turnante al TOrteto :

- Por variigi nian ĉiutagaĵon, li diris, jen kelkaj konkuloj kaj duondekduo da ovoj !