Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/90

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Kaj nenio por kuiri ilin !

- Nenio ! diris Godfredo. Sed se tiuj ĉi nutraĵoj mem mankus al ni, kion do vi dirus, TOrteto ?

- Mi dirus ke nenio ne estas sufiĉa !, respondis la instruisto per seka tono.

Tamen, necesis kontentiĝi per tiu ĉi manĝo pli ol modesta. Estas tio kio estis farita.

La tre natura ideo kiu tiam alvenis al Godfredo, estis daŭrigi pli for la skoltadon antaŭtage komencitan. Unue gravis scii laŭeble en kiu parto de la oceano Pacifiko, la Revo estis sin perdinta por provi atingi iun loĝatan lokon de tiu ĉi marbordo, kie ni povus aŭ aranĝi rehejmiĝan modon, aŭ atendi la pasadon de marŝipo.

Godfredo observis ke se li povus preteriri la duan linion de montetoj, kies la pitoreska profilo konturiĝis super la arbaro, eble li tiurilate estus certa. Sed li ne pensis ke necesus al li pli ol unu aŭ du horojn por alveni tien; estas por tiu urĝa esplorado ke li decidis dediĉi la unuajn horojn de la tago.

Li ĉirkaŭrigardis. La virkokoj kaj la kokinoj estis pikpikantaj en la altaj herboj. Agutioj, kaproj, ŝafoj iris kaj reiris ĉe la rando de la arboj.

Nu Godfredo ne zorgis treni post si tiun tutan armeon da flugaĵoj kaj kvarpieduloj. Sed por pli certe reteni ilin en tiu ĉi loko, necesis lasi TOrteton ĉe ilia gardado. Tiu ĉi konsentis resti sole kaj fariĝi, dum kelkaj horoj, la paŝtisto de tiu ĉi grego.

Li metis nur unu observon :

- Se vi irus perdi vin, Godfredo ?

- Tute ne timu pri tio, respondis la junulo. Mi devas nur trairi tiun arbaron, kaj ĉar vi ne forlasos ĝian randon, mi estas certa retrovi vin tie. - Ne forgesu la depeŝon al via onklo Vilĉjo kaj petu al li kelkcent dolarojn !

- La depeŝon… aŭ la leteron ! Konsentite ! respondis Godfredo kiu, tiel longe kiel li ne estus informita pri la situacio de tiu regiono, volis lasi al TOrteto ĉiujn siajn iluziojn.

Poste, post esti skuinta la manon de la instruisto, li malaperis sub la kovraĵo