de tiuj arboj kies la densa foliaro lasis apenaŭ filtri kelkajn sunradiojn. Estis ilia direkto kiu tamen devis gvidi nian junan esploriston al tiu alta monteto kies la kurteno ankoraŭ kaŝis al liaj rigardoj, la tutan horizonton de la oriento.
Pri pado, estis neniu. La grundo tamen tute ne estis sen iaj spuroj. Godfredo rimarkis en kelkaj lokoj, bestajn postsignojn. Du aŭ tri fojojn, li eĉ kredis vidi forfuĝi kelkajn rapidajn remaĉuloj, alkojn, damaojn aŭ Kanada cervo, sed li distingis neniun spuron de kruelaj bestoj kiel tigroj aŭ jaguaroj, kies cetere ne taŭgis bedaŭri la mankon.
La alta interetaĝo de la arbaro, tio estas tiu tuta porcio de arboj entenata inter la unua branĉoforko kaj ekstremo de la branĉoj, donis rifuĝon al multegaj birdoj : estis sovaĝaj kolomboj centope, poste, sub la bosketo, maragloj, urogaloj, tukanoj kun beko laŭ formo de omarpiedo, kaj pli supren, ŝvebantaj super la senarbejoj, du aŭ tri el tiuj gipaetoj kies la okulo similas kokardon. Tamen, neniu el tiuj ĉi flugaĵoj apartenis al sufiĉe speciala speco por ke ni povis dedukti kiu estis la latitudo de tiu ĉi kontinento.
Tiel estis pri la arboj de tiu ĉi arbaro. Proksimume samaj arbospecoj ol tiuj de tiu usona parto kiu inkludas Bajan Californion, la golfeton de Monterejo kaj Nov-Meksikon. Tie kreskis arbutujoj, kornusoj kun grandaj floroj, aceroj, betuloj, kverkoj, kvar aŭ kvin subspecioj de magnolioj kaj de pinastroj, tiaj kiel oni povas renkonti en Suda Karolino; poste, meze de vastaj maldensejoj, olivarboj, kaŝtanarboj, kaj, koncerne arbedoj, tufoj de tamarindoj, de mirtoj, de lentiskoj, tiaj kiel produktas la sudo de la moderklimata zono. Ĝenerale, estis sufiĉe da spaco inter tiuj arboj por ke oni povus pasi, sen devi sin helpi nek per fajro nek per hakilo. La marbrizo facile fluis tra la alta branĉaro, kaj ie kaj tie, grandaj platoj de lumo flagretis sur la grundo.
Godfredo do iris tiel, trairante laŭ oblikva linio tiujn ĉi subaĵojn de grandaj arboj. Preni kelkajn singardemojn, tio eĉ ne venis en sia kapo. La deziro atingi la altaĵojn kiuj rande staris la arbaregon en la orienton tute absorbis lin. Li serĉis, tra la foliaro, la sunluman direkton por pli rekte piediri al sia celo. Li eĉ ne vidis tiujn gvid-birdojn - tiel nomataj ĉar ili flugas antaŭ la paŝoj de la vojaĝanto,