Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/93

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

suden rilate al li, klare pruvis ke la Revo ne transpasis la limon de la suda hemisfero.

Du horojn post lia foriro, Godfredo taksis je proksimume kvin mejloj la paŝitan distancon, konsiderante kelkajn ĉirkaŭvojojn, al kiuj la denseco de la arbaro kelkfoje trudis lin. La dua serio de montetoj ne povis esti for. Jam la arboj maloftiĝis, formante kelkajn izolitajn grupojn, kaj la lumradioj pli facile penetris tra la altaj branĉaroj. La grundo ankaŭ prezentis iun deklivon kiu rapide ŝanĝis sin en sufiĉe abrupta deklivaĵo.