Kvankam li estis sufiĉe laca, Godfredo havis sufiĉe da volo por ne malrapidigi sian paŝadon. Kuri, li sendube farintus tion, sed pro la kruteco de la unuaj deklivoj…
Baldaŭ li sufiĉe supreniris por regi la ĝeneralan mason de tiu verdiĝanta kupolo kiu sterniĝis malantaŭ li, kaj kies kelkaj arbokapoj aperis ie kaj tie.
Sed Godfredo ne zorgis rigardi malantaŭen. Liaj okuloj ne plu forlasis tiun linion de senvegetaĵa kresto kiu profiliĝis je kvar- aŭ kvin-cent futoj antaŭe kaj super li. Estis la obstaklo kiu ankoraŭ kaŝis al li la orientan horizonton.
Malgranda konuso, oblikve hakita, superis tiun ĉi malebenan linion, kaj kuniĝis per malkrutaj deklivoj al serpentuma kresto kiun desegnis la monteta aro.
- Tien !… Tien !… diris Godfredo al si. Estas tiu punkto kiun necesas atingi !… Estas la pinto de tiu konuso !… Kaj de tie, kion mi vidos ?… Urbon ?… Vilaĝon ?… Dezerton ?
Tre ekscitita, Godfredo ankoraŭ grimpadis alpremante sian kubutojn al sia brusto por reteni la batadojn de sia koro. Lia iom anhelanta spirado lacigis lin, sed li ne havintus paciencon paŭzi por reakiri spiron. Eĉ se li devus fali, duonsvene, ĉe la supro de la konuso, kiu jam staris nur je iu cento da futoj super lia kapo, li ne volis perdi minuton por malfruiĝi.
Fine, ankoraŭ kelkajn momentojn, kaj li estus al la celo. La deklivo ŝajnis al li sufiĉe kruta ĉiflanke, kun angulo de tridek ĝis tridek kvin gradoj. Li helpis sin per la piedoj kaj la manoj; li sin krampis al la tufoj de maldikaj herboj de la deklivaĵo, al kelkaj magraj arbedoj de lentiskoj aŭ de mirtoj, kiuj etaĝiĝis ĝis la kresto.
Iu lasta fortostreĉo estis farita ! Per la kapo, fine, li preterpasis la plataĵon de la konuso, dum, ventraltere kuŝinta, siaj okuloj avide trarigardis la tutan horizonton de la oriento…
Estis la maro kiu formis ĝin kaj iris maldistingiĝi ĉirkaŭ dudek mejloj, pretere, kun la linio de la ĉielo !
Li turnis sin…
Ankoraŭ la maro, okcidenten, suden, norden !… la vastega maro zonanta lin ĉiuflanke !
"Iu insulo !"