Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/95

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĵetante tiun ĉi vorton, Godfredo sentis akran korpremon. La penso ke li povu esti sur insulo ne alvenis al li ! Kaj tamen, tiel esti ! La tergloba montoĉeno, kiu povintus ligi lin al la kontinento, subite estis rompita ! Li travivis tiun impreson de dormanta homo en boato drive forportita, kiu vekiĝas sen havi nek remilon nek velon por reiri al la tero !

Sed Godfredo rapide resereniĝis. Lia decidiĝo akcepti la situacion estis prenita. Pri la ebloj de savo, ĉar ili ne povis veni de ekstere, estis al li naskigi ilin.

Nepris unue, ekscii kiel eble ekzakte la dispozicion de tiu ĉi insulo, kiun lia rigardo entenis en ĝia plena vasteco. Li taksis ke ĝi devis mezuri cirkonference ĉirkaŭ sesdek mejloj, havante okulmezure dudek mejlojn longe de la sudo al la nordo, sur dekdu mejloj larĝe de la oriento al la okcidento.

Koncerne ĝian centran parton, ĝi sin kaŝis sub la verdiĝanta densa arbaro kiu haltis ĉe la krestolinio superstarita de la konuso kies la deklivaĵo formortiĝis sur la marbordo. Ĉio alia estis nur herbaro kun grupoj da arboj, aŭ strando kun rokoj, ĵetantaj siajn lastajn tavolojn sub formo de kaboj kaj de kaprice pintiĝantaj promontoroj. Kelkaj krekoj ŝiris la marbordon, sed povintus rifuĝigi nur du aŭ tri fiŝbarkojn. Sole, la golfeto funde de kiu la Revo ŝippereis, ampleksis vastecon de sep aŭ ok mejloj. Simila al foira rodo, ĝi malfermiĝis sur du trionoj de la kompaso; iu ŝipo ne trovintus tie sekuran ŝirmejon, krom se la vento forblovus de la oriento.

Sed kiu estis tiu insulo ? De kiu geografia grupo ĝi rilatigis ? Ĉu ĝi apartenis al insularo, aŭ estis nur izolita akcidento en tiu parto de la Pacifiko ?

Ĉiaokaze, neniu alia insulo, granda aŭ malgranda, alta aŭ malalta, aperis en la vidzono.

Godfredo estis stariĝinta kaj trarigardis la horizonton. Nenio sur tiu cirkla linio kie maro kaj ĉielo konfuziĝis. Se do lofen aŭ mallofen eksistis iu insulo aŭ iu kontinenta rando, tio povis nur esti trans grava distanco.

Godfredo kolekti ĉiujn siajn rememorojn pri geografio, por diveni kiu estis tiu ĉi Pacifika insulo. Per rezonado li alvenis al jeno : la Revo,