Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/96

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

dum dek sep tagoj, preskaŭ ekzakte sekvis la direkton de la sudokcidento. Nu, po rapido de cent kvindek ĝis cent okdek mejloj por dudek kvar horoj, ĝi devis esti trairinta preskaŭ kvindek gradojn. Aliflanke, estis senduba ke ĝi ne transpasis la ekvatoran linion. Do necesis serĉi la pozicion de la insulo aŭ de la insularo el kiu ĝi eble dependis, en la parto entenata inter la cent-sesdekaj kaj la cent-sepdekaj gradoj norden.

Sur tiu Pacifika porcio, ŝajnis ja al Godfredo ke mapo ne proponus al li alian insularon ol tiu de sandviĉoj; sed ekster tiu insularo, ĉu ne estis izolitaj insuloj kies la nomoj eskapis al li kaj kiuj formis kvazaŭ grandan semitaron ĝis marbordo de la ĉiela Imperio ?

Ne gravis, cetere. Ekzistis neniu rimedo por iri serĉi en alian punkton de la oceano, pli gastaman grundon.

"Nu, diris Godfredo al si, ĉar mi ne konas la nomon de tiu ĉi insulo, ke ĝi estu nomata insulon Finan, memore al tiu kiun mi ne devintus forlasi por iri kuri tra la mondo, kaj povu tiu nomo havigi al ni bonŝancon !"

Godfredo tiam klopodis por malkovri ĉu la insulo estis loĝata en la parto kiun li ne ankoraŭ povis viziti.

De la supro de la konuso, li vidis nenion kiu malkaŝis spurojn de indiĝenoj, nek loĝejojn en la herbejo nek domojn ĉe la rando de la arboj, eĉ nek iun solan kabanon de fiŝisto ĉe la marbordo.

Sed se la insulo estis senhoma, tiu maro kiu ĉirkaŭis ĝin, ne malpli similis, kaj neniu ŝipo sin montris en la ĉirkaŭlimoj al kiuj la alteco de la konuso donis gravan disvolviĝon.

Godfredo, esplorado farita, devis nur malsupreniri al la piedo de la monteto kaj vojiri reen al la arbaro por retrovi TOrteton. Sed antaŭ forlasi la lokon, lia rigardo estis altirita de ia densejo de arbegoj kiuj stariĝis ĉe la limo de la nordaj herbejoj. Estis giganta grupo : ĝi elstaris per la kapo ĉiujn kiujn Godfredo vidis ĝis tiam.

"Eble, li diris al si, estas preferinda klopodi por ekloĝiĝi en tiu flanko, des pli bone ke, se mi ne eraras, mi videtas rivereton kiu sendube estiĝas ĉe ia fonto de la centra montaro kaj fluas tra la herbejo".