Ĉi tiu paĝo estas provlegita
— Mia domo ne estas hotelo por gastoj — respondis
la riĉulo.
— Mi volas demandi Vin pri io.
— Demandu! — diris la riĉulo.
— Diru al mi, kiu loĝis en la palaco antaŭ Vi?
— Mia patro.
— Kiu loĝis ĉi tie antaŭ Via patro?
— Mia avo.
— Kiu loĝos ĉi tie post Vi ?
— Mia filo!
— Se ĉiu loĝas en la palaco nur mallongan
tempon kaj poste li forlasas ĝin por aliaj—kiu estas
vi ĉiuj, se ne gastoj ? kio estas via palaco, se ne
hotelo?
Tiuj vortoj plaĉis al la riĉulo. Li donis al la
almozulo manĝajon kaj lokon por nokti.
| Li ne havas nun monon kaj li ne iras al la teatro. | Se li havus nun monon, li irus al la teatro. |
| Vi ne estas bona. Vi ne donas al mi krajonon. | Se vi estus bona, vi dontus al mi krajonon. |
| Mi irus | ni irus |
| Vi (ci) irus | vi irus |
| li (ŝi, ĝi) irus | ili irus |