Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mia infano, mi enmetos en mian skatoleton kaj mi gardos ilin dum mia tuta vivo."

Sed li neniam havis infanon kaj la skatoleto restis malplena kiel antaŭe.

Foje li malsaniĝis kaj estis mortonta. Li petis, ke oni donu al li la skatoleton kaj diris: „Mi petas vin, ke vi metu la skatoleton en mian ĉerkon, ĉar mi enŝlosis en ĝin miajn ĉiujn trezorojn.”

Li mortis kaj liaj parencoj diris: „Lia peto estos plenumita, sed ni vidos antaŭe, kio troviĝas en tiu ĉi malgranda skatoleto.”

Ili malfermis ĝin kaj vidis, ke ĝi estas malplena. Kun rido de kompato ili enmetis la skatoleton en la ĉerkon kune kun la mortinto kaj neniu sciis, ke gi estas plena de oraj revoj.


HUMORAĴOJ. Altartista verkajo.

Profanulo: (en pentrista laborejo). Kion prezentas tiu ĉi stranga pentraĵo ? Artisto: La trairon de l‘Izraelidoj tra la Ruĝa maro. Profanulo: Kie do estas la maro? Artisto: Ĝi ĵus disiĝis. Profanulo: Kaj la Izrealidoj ? Artisto: Ili antaŭmomente forpasis. Profanulo: Sed almenaŭ la Egiptanoj ?... Artisto: lli estas baldaŭ alvenontaj.


ELTIRAĴOJ EL LETEROJ.

1) El letero de filozofprofesoro al sia edzino. ...Kaj ankaŭ mi vin petas: sendu al mi viajn pantoflojn. Verdire, ne estas al mi necesaj viaj pan-