Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La fabelo, kiun la lernanto legis, estas bela. La fabelo, legita de la lernanto, estas bela. La fabelo, kiun la lernanto legos, estas bela. La fabelo, legota de la lernanto, estas bela.


LA SKATOLETO.

Estis foje infano, kiu ricevis donace skatoleton. La skatoleto estis bela kaj havis serureton kun ŝlosileto. En tiu ĉi skatoleto estis ludilo, sed la infano elprenis el ĝi la ludilon, dirante: „La skatoleto estas tro bela por tia ludilo.” La infano parolis malmulte kaj kiam oni demandis lin, kion li enmetos en la skatoleton, li rediris: „Mi ankoraŭ ne scias.” Li fermis la skatoleton singarde kaj lokis ĝin en angulo, kiun li elektis por ĝi.

La tutan nokton maldormis la knabo kaj li pensis pri la skatoleto: „Kion mi estas metonta en ĝin ? Mi havas nenion taŭgan por ĝi. Se mi havus... kiam mi havos... ekzemple...” Li vidis en sia fantazio diversajn objektojn, kiuj plaĉas al fantaziuloj kiel li, sed li ne trovis eĉ unu el ili kaj la skatoleto restis malplena kaj li rakontis nenion pri ĝi.

La infano plenkreskis kaj estigis juntulo. Li tenkontis simpatian junulinon, kiu ekregis lian koron kaj li skribis al ŝi leteron plenan de amsopiroj kaj li pensis: „Ŝian respondon mi kaŝos en la skatoleto, la trezoro de mia infanaĝo. Ŝi skribu, kion ŝi volos, sed ŝia letero estos sankta por mi ĝis mia lasta tago”.

Sed li ricevis nenian leteron kaj la skatoleto restis malplena kiel antaŭe.

Pasis jaroj kaj la junulo edziĝis kaj pensis: „La Unuajn harojn, kiuj estos tendotaj de la kapo de