Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Homo, doninta la plej belan krajonon, estas mia kolego.

Homo, kiu donos "" krajonon, estas mia kolego.

Homo, dononta " " krajonon, estas mia kolego.

Kiam mi vidas mian frateton, mi ĝojas.

Vidante " " "

Knabo. kiu lernas en lernejo, estas lernanto.

Homo, kiu rajdas, estas rajdanto.

Li estas profesie lignaĵisto kaj konstanta leganto de „Literatura Mondo. ”


LA STULTULO.

En vagono veturis stultulo kaj dormis kuŝante sur benko.

Ŝtelisto enirinte en la vagonon kaj ekvidinte la dormantan vojaĝanton, demetis de li la botojn kaj malaperis.

Venis pasaĝero, kaj ne trovinte liberan lokon, alproksimigis al la stultulo kaj diris laŭte:

„Ho, junulo, forigu viajn piedojn de la benko. Mi ankaŭ volas sidi”.

La stultulo vekiĝis kaj ekvidinte la senbotajn piedojn rediris: „Kion vi volas? Tiuj ĉi piedoj ne estas miaj. Miaj estis en botoj, tiuj ĉi estas sen botoj."


XXI.

La fabelo, kiun la lernanto legas, estas bela.

La fabelo, legata de la lernanto, estas bela.