Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/75

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

(ekz. mi/a frat/o pli bone kant/as ol mi).

8. La prepozicioj postulas post si ĉiuj la nominativon.

9 Ĉiu vorto estas tiel elparolata, kiel ĝi estas skribata.

10. La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.

11. Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj (la ĉefa en la fino). Oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed se la bonsoneco aŭ La klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton t. e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo. Ekzemplo: vapor/ŝip/o, skribtablo aŭ ŝkribotablo.

12. Ĉe alia nea vorto oni forlasas la nean adverbon ne (ekz. mi neniam vid/is)

13. Por esprimi direkton post la demando Kien? oni aldonas la finiĝon de akuzativo, ekz. tie — tie/n, Varsovio Varsovi/o/n.

14. Ĉiu prepozicio havas difinitan, konstantan signifon. Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion je. Sed estas bone uzadi la vorton je kiel eble plej malofte. Anstataŭ la vorton je ni povas ankaŭ uzi akuzativon sen prepozicio (je la lasta fojo — la lastan fojon) El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, ĉu ĝi postulas post si la akuzativon aŭ ne, ni povas ĉiam uzi la akuzativon. Ekzemple, ni povas diri: obei al la patro” kaj „obei la patron” (anstataŭ „je la patro”) Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas; ekzemple, ni povas diri: „pardoni al la malamiko” kaj