Paĝo:Vigny - La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo, 1924, Meyer.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kiu ni estis vestotaj por la konsekra ceremonio. Dume ni servis kiel rajdistoj, sekretarioj, adjutantoj, laŭ la volo de la estro, kiu prenis tion, kion li trovis sub la mano. Li jam ŝatis plenigi per servantoj siajn antaŭĉambrojn. Ĉar la regemo neniam forlasis lin, li ne povis ne apliki ĝin eĉ en la malgravaj aferoj, kaj li turmentis la ĉirkaŭantojn per la nelacigebla ekzerco de sia ĉiam aganta volo. Li amuzis sin per mia timemo; li ludis kun mia teruriĝo kaj mia respekto. — Kelkafoje li subite vokis min, kaj vidante min eniri kun vizaĝo pala kaj konfuzita, li amuziĝis paroligante min longe, por vidi mian miron kaj konfuzi miajn ideojn.

Kelkafoje, dum kiam mi skribis laŭ lia diktado, li subite ektiris mian orelon laŭ sia kutimo kaj faris al mi neatenditan demandon pri simpla scienco, kiel geografio aŭ algebro, proponante al mi plej facilan problemon por infanoj.

Tiam estis al mi, kvazaŭ fulmo falus sur mian kapon. Miloble mi sciis tion, pri kio li demandis; mi scipovis pli ol li pensis, ofte pli ol li mem; sed liaj okuloj paralizis min.

Kiam li estis ekster la ĉambro, mi povis spiri, la sango denove kuris en miaj vejnoj, la memoro revenis al mi kaj samtempe neesprimebla honto; min ekkaptis kolerego, mi skribis tion, kion mi devus respondi al li; mi ruliĝis sur la tapiŝo, mi ploris, mi deziris mortigi min.

„Kiel!“ mi pensis; „ekzistas do kapoj sufiĉe fortaj por esti certaj pri ĉio kaj ŝanceliĝi antaŭ neniu? Homoj, kiuj amuziĝas per ĉiuspeca