Paĝo:Vigny - La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo, 1924, Meyer.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

agado; kies sentimeco premegas la aliajn; kiuj ŝajnas teni en sia poŝo la konstante serĉatan ŝlosilon de ĉiu scio kaj povo; kiuj per tiu ŝlosilo povas laŭvole elpreni lumon kaj seneraran aŭtoritaton!“

Tamen, mi sentis, ke tio estas falsa kaj uzurpita forto. Mi ribelis, mi ekkriis: „Li mensogas! Liaj sintenado, voĉo, gestado estas nur pantomimo de aktoro, mizera parado de supereco, kies vantecon li devas scii. Ne estas eble, ke li tiel sincere kredas al si mem! Li malpermesas, ke ni ĉiuj levu la vualon, sed sub ĝi li mem vidas sin nuda, kaj kion li vidas? Mizeran sensciulon, kiel ni, kaj sub ĉio ĉi malfortan kreitaĵon.“

Sed mi ne sciis, kiamaniere malkovri la fundon de tiu maskita animo. Potenco kaj gloro ŝirmis lin ĉiuflanke; mi rondiris ĉirkaŭ li, ne sukcesante ekvidi ion; tiu histriko, ĉiam armita, ruliĝis antaŭ mi, ĉiuflanke prezentante akrajn pikilojn.

Unu tagon, tamen, la hazardo, la estro de ni ĉiuj, iom dispuŝis tiujn pikilojn kaj tra ili penetrigis momentan lumon. Unu tagon, eble la solan en sia tuta vivo, li renkontis iun pli fortan ol li, kaj dum momento li repaŝis antaŭ aŭtoritato pli granda ol la lia. Mi tion vidis kaj mi sentis min venĝita.

Jen kiel ĝi okazis:

Ni estis en Fontainebleau. La Papo ĵus alvenis. La Imperiestro, malpacience atendinta lin por la konsekro, estis akceptinta lin en kaleŝo, kiun ambaŭ eniris samtempe, ĉiu je unu