Paĝo:Vigny - La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo, 1924, Meyer.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

flanko, laŭ etiketo ŝajne nezorgeca, sed atente prikalkulita, por ne humiliĝi, nek humiligi; itala ruzo.

Li revenis al la kastelo; tie ĉiuj svarmis. Lasinte kelkajn oficirojn en la ĉambro antaŭ la imperiestra ĉambro, mi restis sola en ĉi tiu. Mi rigardis longan tablon, kiun, anstataŭ marmoro, kovris romana mozaikaĵo.

Sur ĝi kuŝis granda amaso da petskriboj. Mi estis ofte vidinta Bonaparton eniri kaj suferigi al tiuj petskriboj strangan provon. Li prenis ilin nek laŭvice, nek hazarde; sed, kiam ilia multeco lin incitis, li pasigis sian manon de dekstre al maldekstre kaj de maldekstre al dekstre, kiel falĉisto, kaj dispuŝante ilin, li malpligrandigis la nombron ĝis 4 aŭ 6, kiujn li tiam malfermis.

Tiu ĉi speco de malŝatema ludo treege ofendis min. Tiuj paperoj de funebro kaj mizerego dispuŝataj kaj ĵetataj sur la plankon kvazaŭ forblovataj de kolera vento; tiuj senefikaj petegoj de vidvinoj kaj georfoj, sen iu alia espero, ol la maniero, en kiu la flugantaj folioj estos balaataj de la konsula ĉapelo; tiuj plorantaj folioj, malsekigitaj de familiaj larmoj, hazarde piedbatataj sub liaj botoj, same kiel la mortintoj sur la batalkampo; ĉio tio prezentis al mi la sorton de Francujo kvazaŭ pereigan loterion.

Kiel ajn granda estis la nesentema kaj malmola mano disdonanta la lotaĵojn, mi pensis, ke maljuste estas, tiamaniere fordoni al la kaprico de liaj pugnobatoj tiom da nekonataj