Paĝo:Vigny - La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo, 1924, Meyer.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vivoj, kiuj eble estus iam fariĝintaj tiel gloraj kiel la lia, se nur punkto de apogo estus donita al ili. Mi sentis mian koron bategi kaj ribeli kontraŭ Bonaparto, sed honteme, kiel koro de sklavo, kio ĝi efektive estis. Mi rigardis tiujn forlasitajn leterojn; neaŭdataj dolorkrioj elsaltis el iliaj profanitaj faldoj; prenante ilin, por ilin legi, kaj reĵetante ilin poste, mi faris min juĝanto inter tiuj mizeruloj kaj la estro, kiun ili donis al si kaj kiu hodiaŭ, pli firme ol iam, sidiĝos sur iliaj kapoj.

Mi tenis en mano unu el tiuj nelegitaj petskriboj, kiam la parada tamburado sciigis al mi la subitan alvenon de la Imperiestro.

Nu, vi scias, ke, same kiel oni vidas la eklumon de kanono, antaŭ ol aŭdi la pafon, oni ankaŭ ĉiam vidis lin en la sama momento, kiam oni aŭdis la bruon de lia alveno, tiel rapidaj estis liaj movoj, kaj tiel urĝa lia deziro, vivi kaj ĵetegi siajn farojn unu sur la aliajn! Kiam li alvenis rajde en korton de palaco, liaj eskortanoj apenaŭ povis lin sekvi, kaj la gardistoj de la posteno ne havis tempon por ekpreni la batalilojn, antaŭ ol li desaltis de ĉevalo kaj jam supreniris sur la ŝtuparo.

Ĉi tiun fojon li estis forlasinta la veturilon de la Papo por reveni sola, antaŭe kaj galope. Mi aŭdis liajn kalkanumojn sonori, samtempe kiel la tamburon. Apenaŭ mi havis la tempon por min ĵeti en la alkovon de granda lito kun princa balustrado, kiu servis al neniu. Feliĉe ĝi estis pli ol duone fermita per kurtenoj ornamitaj per oraj abeloj.