Paĝo:Vigny - La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo, 1924, Meyer.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La Imperiestro estis tre ekscitita, li marŝis sola en la ĉambro, kiel homo malpacience atendanta. En momento li trifoje trairis la tutan longon de la ĉambro, alpaŝis al la fenestro kaj komencis tambureti sur ĝi per la ungoj.

Kaleŝo rulbruis en la korto; li ĉesis tambureti, piedfrapis du-trifoje, kvazaŭ senpacienciĝinte ĉe la vido de io tro malrapide farata, kaj subite marŝis al la pordo kaj malfermis ĝin antaŭ la Papo.

Pio VIIa eniris sola. Bonaparto tuj refermis la pordon post li, tiel rapideme kiel gardisto de malliberejo. Mi konfesas, ke mi tre teruriĝis, vidante min triope kun tiaj homoj. Tamen, mi restis senvoĉa kaj senmova, rigardante kaj aŭskultante per la tuta forto de mia spirito.

La Papo estis altkreska, kun vizaĝo longa, flava, suferaspekta, sed plena de sankta nobleco kaj de senlima boneco. Liaj nigraj okuloj estis grandaj kaj belaj; bonvola rideto duone malfermis lian buŝon, kaj lia elstaranta mentono donis al ĝi esprimon de sagaceco tre sprita kaj tre viva; tiu rideto neniel montris politikan sekecon, sed nur kristanan bonecon. Blanka ĉapeto kovris liajn longajn harojn, nigrajn, sed striitajn de larĝaj arĝentaj tufoj. Li portis kvazaŭ nezorgece sur sia kurba dorso longan mantelon el ruĝa veluro, kaj lia robo pendis sur liaj piedoj. Li eniris malrapide, kun la kvieta kaj singardema paŝado de maljuna virino. Li venis sidiĝi, mallevante la okulojn, sur unu el la grandaj romanaj seĝegoj, oritaj