Paĝo:Vigny - La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo, 1924, Meyer.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
La Intervidiĝo[1]
(Ludoviko XIIIa renkontiĝas kun sia ministro, Kardinalo Duko de Richelieu, de kiu li deziras sin liberigi.)

Du pedeloj vestitaj per reĝaj livreoj distiris la grandajn kurtenojn, kiuj apartigis de la galerio la tendon de la Reĝo, kaj ĉie ekregis silento.

Oni komencis eniri unu post la alia, malrapide, en la provizoran loĝejon de la regnestro. Ĉi tiu gracie akceptis la korteganojn; li estis la unua, kiun ekvidis ĉiu enkondukata vizitanto.

Antaŭ tre malgranda tablo ĉirkaŭita de orumitaj brakseĝoj staris Reĝo Ludoviko XIIIa kaj apud li la ĉefoficiroj de la kortego; lia kostumo estis tre eleganta: ĉamkolora jako kun larĝaperturaj manikoj ornamitaj per bluaj laĉoj kaj rubandoj lin kovris ĝis la zono. Larĝa pufa pantaloneto el flava ŝtofo kun ruĝaj strioj falis nur ĝis liaj genuoj; ĝian malsupran parton garnis bluaj rubandoj. Liaj rajdbotoj ne estis pli altaj, ol tri colojn super la meleolo kaj estis interne ŝtofumitaj per amaso da puntaĵo tiel larĝa, ke ĝi ŝajnis portata en ili kiel floroj en vazo. Mallonga mantelo el blua

veluro, sur kiu estis brodita la kruco de

  1. El la historia romano „Cinq-Mars”.