Saltu al enhavo

Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/121

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malsupreniras tra ombra Erebo por patron viziti.
405Sed se vin tia ekzempla pieco ne povas kortuŝi,
tiun branĉeton rekonu». Trunketon sub vesto kaŝitan
tiam ŝi montras: kaj koro kolera sin tuj kvietigas.
Ĉiuj silentas: sed li respektindan admiras donacon,
tiun Fatalan branĉeton de tempo tre longa viditan,
410turnas al bordo boaton malluman kaj alproksimiĝas,
poste, aliajn Animojn sur bankoj amase sidantajn
li repuŝinte, ferdekon balaas, kaj prenas samtempe
grandan Eneon en barko. Sub pezo ekĝemas malforta
ŝipo, kaj akvo marĉeja tra flankoj eniras fenditaj.
415Fine pastrinon kaj viron li save pasigas trans ondo,
ilin sur koton malpuran kaj herbojn metinte marverdajn.
Kuŝas ĉi tie, en kavo kontraŭa, grandega Cerbero,
kaj resonigas subregnon Inferan per bojo triobla.
Al ĝi pastrino, rigidajn sur kolo vidinte serpentojn,
420kukon mielan ekĵetas dormigan, faritan el fruktaj
drogoj: ĝi tuj tri buŝegojn malfermas, malsate frenezajn,
kaptas manĝaĵon kaj, dorson grandegan malrigidiginte,
teren kuŝiĝas, kaj tutan kavernon je korpo plenigas.
Kiam dormegis gardisto, Eneo trairas aliron,
425bordon rapide lasinte kaj ondon ne retransireblan.
Tiam li aŭdas plendadojn kaj grandan ĝemadon de voĉoj.
Estas infanaj Animoj, plorantaj sur sojlo unua,
kiujn je vivo dolĉega kaj mamo patrina senigis
dio kruela, por ilin en tombon ĵetegi malgajan:
430flanke, justuloj maljuste buĉitaj pro krimo malvera.
Tiuj loĝejoj ne estas sen sorto, sen juĝo, donitaj.
Urnon Minoso ĉefanta agitas: li Ombrojn alvokas
al juĝistaro, kaj ilin pri vivoj kaj kulpoj demandas.
Poste, en loko proksima, sin tenas malĝoje ĉi tiuj,
435kiuj sin vole mortigis, senkulpaj, kaj lumon forkuris,
siajn ĵetinte animojn. Nun, kiel, sub alta ĉielo,
ili pli amus suferi laborojn kaj eĉ malriĉecon.
Tion ne volas Fatalo, kaj marĉo senmova alligas
ilin, dum Stikso naŭoble ĉirkaŭas kaj malliberigas.
440Ne malproksime de tie, kaj vaste kuŝante, aperas
kampo de ploroj: ĉar oni ĝin nomas de tiu alnomo.