Saltu al enhavo

Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/122

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiuj do kiujn veneno kruela de amo malsaĝa
mordis, vagadas tra vojoj sekretaj, - dum mirta arbaro
ilin ombrigas, - kaj eĉ post pereo konservas ĉagrenojn.
445Tie vidiĝas samtempe Prokriso, kaj Fedro malgaja,
kaj Erifilo, - de filo kruela ŝi montras la vundon, -
kaj Pasifao, kaj poste Evadno; kun Laodamio
ilin kuniras Ceneo, virino nun, iam junulo,
kiu, per dia ordono, unuan revestis figuron.
450Meze de ili, en granda arbaro, kun vundo sangruĝa,
Dido Fenica vagadis: kaj kiam heroo Trojana
apud ŝi staris, kaj kredis rekoni tra ombro malluma,
- kiel en nova apero de luno, post unu monato,
vidas pasanto aŭ kredas ekvidi noktastron tra nuboj, -
455tiel li diris, plorante, kaj amon montrante fervoran:
«Dido mizera, do estis tro vera malĝoja sciigo
kiu vin diris mortinta, kaj vivan tranĉinta fadenon.
Kaŭzo mi estis de morto kruela! Per astroj, per dioj,
Dido, mi ĵuras, se estas bonfido sub tero profunda,
460malgraŭ mi bordon mi lasis Libujan, reĝino amita.
Diaj ordonoj potence komandis: min ili devigas
iri hodiaŭ tra Ombroj malvivaj, tra nokto malluma,
kaj tra subtera dezerto: reĝino, mi kredi ne povas
ke forveturo Enea ve! tian ebligis doloron.
465Haltu , ho Dido, el miaj okuloj ne vin mem eligu:
kial forkuri? ĉar, lasta por fojo, mi al vi parolas».
Didon, per tiuj paroloj, konsoli penadis Eneo,
larmojn verŝante: sed Ombro kolera minace rigardis,
sin deturnante, kaj teren okulojn tenante fiksatajn,
470malgraŭ paroloj de viro vizaĝon montrante senmovan,
kiel malmola ŝtonego, aŭ kiel marmoro Marpesa.
Fine ŝi el li forkuras kaj, malamindulon lasinte,
trafas ombrigan arbaron; ĉar tie Sikeo, unua
edzo, ĉagrenon prizorgas, kaj amon malŝparas fervoran.
475Tamen Eneo, de granda sufero maljusta profunde
ekkortuŝita, longtempe ŝin sekvas, plorante tra ombro.
Poste li iron daŭrigas antaŭen. Jam ili atingis
lastan herbejon, en kiu aparte militaj famuloj
loĝas. Al ili alkuras Tideo, kaj arme glorega