Kiam sur muron de urbo Laŭrenta militan standardon
Turno ekplantis, kaj kiam bruantaj sonoris trompetoj,
tiam vivegajn li jungas ĉevalojn kaj glavon agitas.
Koroj ekbatas subite: samtempe kun granda tumulto
5tuta Latujo sin levas amase, kaj la junularo
tuj freneziĝas; dum ĉefoj precipaj, Mesapo, Ufenso,
malrespektanto al dioj Mezenco, de ĉiuj petegas
helpon, kaj vastan je kulturigistoj senigas kamparon.
Ili, por peti kunhelpon, eksendas Venulon al urbo
10de Diomedo grandfama, por diri: «Trojanoj Latujon
venis; Eneo, Penatojn sur ŝipoj portante venkitajn,
tien aliris; li diras ke al li rezervis Fataloj
regnon; kun tiu ĉi viro nun multaj kuniĝas popoloj;
kaj malproksimen li nomon vastigas tra lando Latuja.
15Kion enhavas projektoj? kaj, se lin Fataloj favoras,
kion li revas per nova milito?» Sed ĝin Diomedo
multe pli klare suspektas ol reĝoj Latino kaj Turno.
Tiel tra lando Latuja. Sed, tion vidinte, heroo
Troja sin sentis naĝanta en granda turniĝo ĉagrena:
20penso rapide ĉu tien ĉi flugas kaj poste ĉu tien:
li ŝanceliĝas al malaj projektoj, sin turnas al ĉiuj.
Tiel, en vazo el kupro, sur akvon rebrilas tremanta
lumo de suno aŭ nokte de luno brilanta; ĝi flugas
tre malproksimen al ĉiuj objektoj; kaj fine aeren
25ĝi supreniras, por frapi skulptaĵojn de alta plafono.
Nokto fariĝis; kaj bestojn lacegajn tra tuta kamparo,
birdojn kaj genton brutaran kuŝigis dormego potenca,
kiam, sub arko ĉiela, kaj apud rivero malvarma,
Patro Eneo kuŝiĝis, pro tiu malgaja milito
30priokupata, kaj donis al membroj malfruan ripozon.
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/156
Aspekto
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
KANTO OKA