Tiam la dio de loko, la Tibro je dolĉaj ombraĵoj,
inter branĉetoj de poploj vizaĝon ekmontris maljunan.
Verda vestaĵo el lino maldika lin kovris, dum harojn
krono el kanoj ĉirkaŭis, kaj frunton vualis per ombro.
35Tiam li tiel parolis: kaj diroj forpelis ĉagrenon:
«Ido de dia deveno, vi kiu Trojurbon reprenis
el malamikoj, kaj ree eternan konservas Pergamon,
lando Laŭrenta kaj kampoj Latinaj vin kore atendas.
Tie do restu, ĉar tie fiksiĝos Penatoj kaj domo:
40kaj minacantan ne timu militon; ĉar ĉiun koleron,
ĉiun malamon delasis diaĵoj.
Kredu min: vanan averton ne naskas dormego: ĉar baldaŭ
grandan vi trovos porkinon sub kverkoj de bordo kuŝantan,
blankan, kun tridek porkidoj blanketaj kaj nove naskitaj,
45kiuj sur sablo al mamoj patrinaj por suĉi rapidos.
Tie ĉi urbo stariĝos, kaj viaj finiĝos laboroj.
Tie, pri tio, kaj post tridekfoja reveno de jaroj,
fondos Askano Alburbon la Longan, je nomo famega.
Mi ne rakontas mensogojn. Nun aŭdu: per vortoj malmultaj,
50kiajn rimedojn vi uzos por venki mi al vi konigos.
Viroj Arkidaj, naskitaj de raso Palasa, fidelaj
anoj de reĝo Evandro, lin sekvis kaj lian standardon.
Poste li lokon elektis, kaj urbon konstruis sur monto,
kiun, pri nomo de avo Palaso, li nomis: Palanto.
55Kontraŭ nacio Latina ĉi tiu senĉese batalas.
Novajn armitojn al viaj kunuloj alligu per ĵuro,
inter rivera bordaro ŝiparon mi vian kondukos
rekte, kaj helpos remistojn por fluon venkadi kontraŭan.
Iru do, filo diina: kaj kiam kuŝiĝos astraro,
60preĝu Junonon, laŭ sankta kutimo; per riĉaj oferoj,
vi senarmigu koleron danĝeran. Nur vi min honoros,
kiam vi estos venkinta. Mi estas ĉi tiu rivero,
kiu, plenborde fluante, tra grasaj versiĝas kamparoj,
Tibro lazura. Pli amas min dioj ol ĉiujn aliajn:
65estos ĉar mia loĝejo kapego de urboj plej famaj».
Diris Rivero, kaj poste sin kaŝis en ondon profundan,
groton petante; dum nokto kaj dormo forlasis Eneon.
Li sin eklevas, de suno etera rigardas radiojn,
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/157
Aspekto
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita