al Oriento, ekĉerpas, laŭ sankta kutimo, riveran
70ondon, per mana kavaĵo, kaj tiel preĝante parolas:
«Nimfoj Laŭrentaj, ho Nimfoj, de kiuj naskiĝis Riveroj,
kaj vi, ho Tibro, ĉe bordo de via rivero sanktega,
Patro, akceptu Eneon; for de li forpelu danĝerojn.
Kiaj ajn estas lageto de kiu defluas rivero,
75tero de kiu ĝi bela devenas, ĉar vi min kompatis,
ĉiam per donoj kaj preĝoj mi vian honoros diecon,
kornoportanta Rivero, reganto de ondoj Hesperaj.
Estu favora: per agoj pli certaj certigu promeson».
Tiel dirinte, li tuj en ŝiparo du ŝipojn elektas,
80metas remilojn en ilin, kaj armas samtempe kunulojn.
Tamen jen estas miraklo subita kaj vere mirinda!
Blankan porkinon kaj ĝian idaron blanketan samtempe,
inter arbaro, li vidas, kuŝantan sur bordo verdanta.
Al vi, Junono, al vi mem ĉi tiun prezentas oferon
85pia Eneo, kaj buĉas porkaron sur via altaro;
kaj kvietigis fluadon, dum tuta daŭrigo de nokto,
Tibro atenta, kaj sian ondaron haltigis silentan:
ĝi nun similas al marĉo trankvila, al lago ebena,
por ke remistoj penantaj akvaron facile sulkadu.
90Ili do vojaĝon rapide komencas kun ĝojaj kriadoj.
Glitas sur akvo abio gudrita: kaj ondoj kaj same
nekutimintaj arbaroj admiras, sur ŝipoj pentritaj,
ŝildojn brilantajn de viroj naĝantaj en ombro rivera.
Ĉiuj kunuloj, dum nokto kaj tago, senlace remadas;
95longajn kurbiĝojn laŭiras riverajn, kovrite de arboj
multaj, kaj verdajn tranĉetas arbombrojn sur ondo trankvila.
Suno flamanta troviĝis en meza ĉielo, tuj kiam
ili ekvidas dometojn maldensajn, altaĵon kaj muron,
kiujn posedis la reĝo malriĉa Evandro, kaj kiujn
100nun plialtigis ĝis astroj eteraj la Roma potenco.
ili deturnas ŝipnazojn, kaj urbon tuj alproksimiĝas.
Reĝo Arkida okaze per piaj oferoj honoris,
antaŭ urbeto, en sankta arbaro, diaĵojn kaj idon
Amfitrionan; dum filo Palaso, kaj ĉiuj junuloj,
105fine senato malriĉa kuniĝis por bruli parfumojn
antAŭ altaroj: kaj sango varmeta sur ili fumiĝis.
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/158
Aspekto
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita