Tiam vidinte remŝipojn, tra ombra arbaro naĝantajn,
dum sin kurbigas silente maristoj sur longajn remilojn,
ili pro timo subite ektremas; kaj ĉiu forkuras,
110tablojn lasinte. Sed brava Palaso ne volas ke estu
interrompitaj piaĵoj: li sagon ekprenas kaj flugas,
de malproksime, sur monto: «Junuloj, pro kio vojiron
vi nekonitan ekprovas? kaj kien vi iras? li diris.
Kiaj nacio kaj domo? ĉu pacon vi portas, ĉu glavon?».
115Tiam parolis Eneo la patro, sur alta ferdeko;
dum olivujan li branĉon prezentis, simbolon de paco:
«Estas ni Trojoj, kaj sagojn rezervas por fremdaj Latinoj,
kiuj minacas migranton per sanga milito maljusta.
Reĝon ni petas Evandron. Do, iru kaj diru: «Precipaj
120ĉefoj Dardanaj ĉi tien alvenis por peti helpadon».
Nomon famegan aŭdinte, Palaso stariĝis senmova:
«Malsupreniru vi, kiu ajn estas, li diris; kun patro
interparolu; kaj gaste ĉe niajn sidiĝu Penatojn».
Poste li manon prezentas kaj manon kunpremas Enean:
125ili eniras en sanktan arbaron, kaj lasas riveron.
Tiam Eneo kun reĝo parolas per vortoj amikaj:
«Reĝo, plej bona el Grekoj, vin mia Fatalo devigas
peti, kaj branĉojn prezenti kovritajn de sanktaj rubandoj.
Nu, mi ne timis, ĉar estas vi reĝo Arkida kaj Greka,
130ĉar kun Atridoj vin iam kunligis parencaj ligiloj:
sed min instigis konfido, ordono sanktega de dioj,
samaj prapatroj, kaj via famego tra mondo konita.
Min kun vi ligi, kaj vole Fatalan obei dekreton.
patron Dardanon, unuan kreinton de urbo Ilia,
135naskis Elektro, idino de Atlo; se Grekojn ni kredas,
li ĉe Trojanojn alvenis. Do Atlo grandega Elektron
naskis, li kiu sur ŝultroj eteran portadas arkaĵon.
Via prapatro sed estas Merkuro: Maio plaĉinda
lin gravedigis kaj naskis sur monto malvarma Cileno.
140Tamen Maio, laŭ la tradicio, de Atlo naskiĝis,
Atlo mem, tiu ĉi kiu ĉielan subtenas astraron.
Tiel do niaj du rasoj devenas de unu nur sango.
Mi do, pro tio, deziris, por sondi intencojn, nek sendi
ambasadorojn, nek ruzojn ekprovi: mi min mem kaj mian
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/159
Aspekto
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita