Saltu al enhavo

Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/175

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

715ĉirkaŭ Rommuro, al dioj Italaj eternan prezentas
donon, kaj tricent preĝejojn al ili en urbo dediĉas.
Stratojn plenigas aplaŭdoj kaj ĝojo kaj ludoj popolaj.
Ĥoroj patrinaj vidiĝas interne de ĉiu preĝejo.
Antaŭ altaroj, bovviroj buĉitaj kovradas la teron.
720Li mem, sidante sur sojlo marmora de Feba templego,
donojn akceptas de fremdaj popoloj, kaj ilin sur belajn
fiksas pordegojn: aliras longvice nacioj venkitaj,
inter si diferencantaj per lingvoj, armiloj kaj vestoj.
Tie Nomadajn popolojn, kaj gentojn Afrikajn senzonajn,
725Karojn, Lelegojn, kaj sagoĵetantajn Gelonojn, Vulkano
ĉizis: vidiĝas Eufrata rivero humile fluanta,
Reno bikorna, Morinoj la plej malproksimaj el homoj,
Dahoj neniel dresitaj, Arakso kolera pro ponto.
Tiujn ĉizaĵojn de ŝildo Vulkana, patrina donaco,
730miras Eneo: li, kvankam malklera pri senco kaŝita,
ĝojas kaj ŝarĝas sur ŝultrojn Fatalon kaj famon de nepoj.


KANTO NAŬA

Dume, dum tiuj agadoj fariĝas en lokoj diversaj,
Saturnidino el alta ĉielo al Turno kuraĝa
sendas Irison. En valo sanktega de avo Pilumno,
Turno sidadis okaze, sub ombro de verda arbaro.
5Al li do Taŭmasidino ekdiras per buŝo rozeta:
«Tion ĉi kion neniu diaĵo promesi kuraĝus,
Turno, nun al vi prezentas Fatalo, en tiu ĉi tago.
Urbon, ŝiparon, kunulojn Eneo forlasis, por trafi,
sur Palatina monteto, la regnon de reĝo Evandro.
10Plie li poste penetris ĝis plej malproksimaj Koritaj
urboj, por armi korpusojn Lidanajn, kamparan amason.