ke mi forkuris, dum Tibro pleniĝas je sango Trojana;
dum vi ekvidis ke domo Evandra kaj lia idaro
395ne plu ekzistas, ke mi de Arkidoj formetis armilojn.
Tiel ja ne opiniis Bitio, grandega Pandaro,
miloj da viroj samtage senditaj Tartaren nur de mi,
mi, enfermita en muroj, interne de Trojaj-remparoj.
Savon neniun alportos batalo! Nur via Eneo
400devas ĝin timi, nur via partio. Vi dume timadon
semas senĉese tra gentoj, potencon laŭdegas de Trojaj
viroj dufoje venkitaj, kuraĝon malŝatas Latinan.
Nun Mirmidonajn ĉefantojn tremigus Frigujaj armiloj,
nun Larisanan Aĥilon kaj filon de Tido: forkurus
405Adriatikon rivero Aŭfida kaj posten reirus.
Anoj, vi vidas ke artifikulo nun mian koleron
timi ŝajnigas, por sian pli bone grandigi kulpigon.
Rekuraĝigu vin: tial animon neniam per mano
mi eltiregos: ĝi loĝu en vi! ĝin en brusto konservu!
410Mi al vi, patro, al viaj decidoj gravegaj revenas.
Se vi nenian esperon enmetas en niajn armilojn;
se forlasitaj ni tute fariĝis; se unu malvenko
tute mortige nin frapis; se estas reveno neebla;
pacon ni petu humile kaj manojn prezentu senarmajn.
415Tamen ĉu iom da virto antikva ne vivas ankoraŭ?
Antaŭ aliaj li estis feliĉa kaj koron altigis,
tiu ĉi kiu, por tiajn agadojn ne vidi hontindajn,
glore pereis sur kampo batala kaj polvon mordetis.
Sed se ni havas ankoraŭ rimedojn, junulojn ardantajn;
420se nin samtempe kunhelpas kaj urboj kaj gentoj Italaj;
gloron Trojanan se ili elpagis per multa sangfluo;
samajn mizerojn se ili semis kaj saman ventegon;
kial nin malkuraĝigi hontinde, de paŝo unua?
Kial tremeti ĝis ostoj eĉ antaŭ trumpeta signalo?
425Ofte la tempo fluganta laboras diverse, kaj ŝanĝojn
kaŭzas feliĉajn; oftege Fatalo sin ludas de homo,
kaj reciproke lin ree remetas en staton pli firman.
Se, por nin helpi, kunvenos nek Arpo nek anoj Etolaj,
nin Tolumnio feliĉa, Mesapo, kunhelpos, kaj ĉiuj
430gentoj senditaj de tiom da ĉefoj; kaj ne ŝanceliĝos
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/232
Aspekto
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita