355Patro, al fama bofilo, tre inda por tia edziĝo,
donu filinon, kaj pacon starigu per ĵuro eterna.
Tamen se granda timego animojn kaj brustojn okupas,
lin mem ni preĝu, de li mem ni tian petegu favoron:
cedu li; li al patrujo kaj reĝo redonu promeson.
360Kial urbanojn mizerajn vi ĵetas en tiajn danĝerojn,
Turno, vi kaŭzo kaj kapo de malfeliĉaĵoj Latujaj?
Savon neniun alportos milito: ni pacon petegas;
donu do garantiaĵon sufiĉan por pacon ricevi.
Kvankam vi kredas min malamikema (mi tion ne neas),
365tamen mi venas al vi, petegante: kompatu samanojn;
malhumilecon formetu; venkito, forkuru. Sufiĉe
da enterigoj ni vidas, da ruinigitaj kamparoj!
Sed se vin gloro instigas; se, dank’ al kuraĝo, vi certan
venkon esperas; se dotan reĝecon vi tiel deziras;
370nu! konkuranton ataku, kaj bruston prezentu kuraĝe.
Ĉu, por ke Turno sin povu edzigi kun reĝa edzino,
ni, malnobela anaro, sen tomboj, sen larmoj, restados
nude kuŝantaj en kampoj? Se iom vi estas kuraĝa,
se vi de patroj heredis maltimon, rigardu kontraŭen
375tiun ĉi kiu vin vokas!».
Tiaj kulpigoj frenezan de Turno ekscitas koleron:
poste ĝemante el brusto li tiujn eligas parolojn:
«Certe, Dranceso, vi larĝan kapablon posedas parolan,
kiam milito ekpetas agantojn, en Patraj kunvenoj
380ĉiam unua: sed nun ne utilas sonoraj paroloj,
kiuj forflugas el buŝo ŝirmita, dum ne malamiko
murojn sieĝas, dum sango ne fluas en plenajn fosaĵojn.
Elokventecon tondrigu kutiman; kulpigu timadon
Alban, Dranceso, vi, kiu de tiom da Trojoj buĉitaj
385kovris kamparojn, kaj ilin plenigis je venkaj trofeoj.
Pruvi vi povas facile ĉu via kuraĝo kapabla
estas de famaj agadoj; ni ne malproksime serĉados
la malamikon; de ĉie ĝi niajn sieĝas muregojn.
Ĉu vi kontraŭen aliras? Vin kio haltigas? Ĉu ciam
390Marsa fervoro troviĝas en lango de insultemulo,
en forkurantaj piedoj?
Mi, forpelita! Ĉu, malestimulo, vi rajte certigas
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/231
Aspekto
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita