Saltu al enhavo

Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

apud altaro sanktega grandegan buĉadis bovviron.
Jen el Tenedo, tra ondoj trankvilaj, duopaj serpentoj,
- mi rakontante tremetas! - grandegajn sur maro longigas
205ringojn, kaj ambaŭ samvice al bordo sin ili direktas.
Inter ondegoj stariĝas du brustoj, kaj krestoj sangruĝaj
maron superas; dum parto alia tuŝetas ondaron
pli malantaŭe, dum vosto longega per tordoj kurbiĝas.
Bruas ŝaŭmanta salakvo. Jam ili marbordon atingis.
210Estis flamantaj okuloj, de sango kaj fajro koloraj,
dume du langoj vibrantaj buŝegojn siblante lekadis.
Tion vidante, ni kuris sensangaj. Laŭ certa direkto,
ili aliras al Laokoono; kaj ĉiu serpento
ĉirkaŭ du liaj naskitoj unue volviĝas, envolvas
215ilin, kaj membrojn mizerajn kruele per mordo disŝiras,
poste ekkaptas lin - kiu alkuris por ilin helpegi,
sagojn portante -, kaj ligas per volvoj grandegaj: dufoje
ili lin meze kunpremas, dufoje per skvama vostego
kolon ĉirkaŭas, je kapo kaj brusto lin superegante.
220Dume per manoj tirantaj li penas disigi vivligojn,
kiuj difektas rubandojn per kraĉa kaj nigra veneno,
li mem samtempe kriegojn terurajn ĵetadas al astroj.
Tiel blekegas vundita bovviro, altaron lasinta,
kiu hakilon malbone puŝitan el kolo ekskuas.
225Poste duopaj serpentoj, al supra preĝejo rampante,}}
kuras, ĉe alta sanktejo kruelan aliras Minervon,
kaj al piedoj diinaj, sub ŝilda rondaĵo, sin kaŝas.
Tiam, en ĉiujn animojn, pli nova kaj pli tremiganta
timo eniĝas, kaj oni certigas, ke, pro atencego,
230 estis ĉefpastro tre juste punita, li, kiu per sago
vundis lignaĵon sanktegan, kaj kriman feraĵon enpuŝis
dorsen. «Ni Domen konduku ĉevalon oferan, ekkrias
ĉiu, kaj preĝu figurojn diinajn!».
Murojn ni fendas kaj urban remparon fortikan disĵetas.
235Ĉiu fervore laboras, kaj, radan glitigon metinte
sub la piedojn, al kolo kanabajn streĉigas ŝnuregojn.
Tiam ŝancele moviĝas kaj iras fatala maŝino,
arme graveda; dum, ĉirkaŭ ĝi knaboj kaj virgaj knabinoj
kantas sankthimnojn, kaj ĝojas, tuŝante per manoj ŝnuregon.