Saltu al enhavo

Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tion, kion aliaj verkistoj faris pri la lingvoj greka, angla, rusa, k. t. p. mi provas hodiaŭ pri la latina.

Sed, laŭ la vortoj antaŭdiritaj, mi volis kompreneble esti nur la tradukanto de Virgilio kaj ne lia komentariisto : malpli ankoraŭ mi kuraĝis fariĝi lia kunlaboranto, korektante opiniojn kosmogoniajn, religiajn, filozofiajn, pri kiuj oni hodiaŭ scias ke ili estas eraroj, sed kiuj, en la epoko de la poeto romana, estis akceptataj kiel veraĵoj nedisputeblaj. Tio aperigas, en kelkaj lokoj, mallumecon neeviteblan. Leginte frazon regule konstruitan, la leganto miros : ĉar li ne komprenos sufiĉe la sencon kaŝitan sub tiu frazo. La kaŭzo de tiu malfacileco estas jena : la ideo esprimita ŝajnas tiel fremda al niaj nunaj opinioj, ke ni povas ĝin kompreni nur neperfekte. Tiuj kiuj tradukis Virgiliajn versojn proze evitis tiun rifon, doninte en la apuda teksto mem de ilia verko la klarigon necesan. Sed tiu procedo estis al mi neebligita. Ĉar mi tradukis Eneidon laŭverse, por pli bone sentigi ĝian tutan harmonion, la loko mankis por klarigoj, kiuj estis senutilaj por la samtempuloj de Virgilio, sed kiuj estas kontraŭe necesegaj por la nuntempaj homoj. Mi do sendas tiujn kiujn interesas tiuj detaloj al la sciigoj kaj komentarioj skribitaj de scienculoj, kiuj, de kvin jarcentoj, disputadas pri tiuj punktoj mallumaj, kaj malofte, venas al ia konsento.

Nun unu vorton nur pri la versregularo uzita en tiu ĉi traduko.

La heksametro latina uzas tri specojn da piedoj : la spondeo (du silaboj longaj), la troĥeo (unu longa kaj unu mallonga), la daktilo (unu longa kaj du mallongaj).

Ĉar en Esperanto ne estas silaboj longaj kaj mallongaj, oni povas ilin anstataŭigi per silaboj akcentaj aŭ neakcentaj. Sed tiam malfacileco