Saltu al enhavo

Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

okazas. En latina verso, spondeo kaj daktilo egalvaloras, ĉar unu longa egalas du mallongajn. Sed, ĉar en Esperanto du silaboj akcentaj ne povas apudesti, tial al mi ŝajnas ke la spondeo estas tute neebla : sekve oni devas ĉiam ĝin anstataŭi per daktilo, neniam per troĥeo. Ĉar, kiel oni vidas en la versregularo latina, la troĥeo estas uzebla nur en la fino, sed neniam interne de verso.

Jen estas do la unua regulo kiun mi ĉiam altrudis al mi. Sekve la versoj de tiu ĉi traduko, faritaj je kvin daktiloj kaj unu troĥeo, havas ĉiam dek-sep silabojn.

Nun restas la demando pri la unusilaboj. Ĉu ili estas akcentaj, aŭ ne? Ĉu oni estas prava, akceptinta iujn kiel akcentaj, kaj ceterajn ne? Kaj se tiu propono estas akceptita, ĉu fundamento troviĝas sur kiun oni povas sin apogi por fari tiun elekton? Tiuj demandoj ŝajnas nesolveblaj. Mi do opinias ke la unusilaba akcentiĝo, ne ekzistanta per si mem, naskiĝas laŭ la loko mem okupata de la vorto en la frazo.

Ĉe la komenco de la verso, la unusilabo estas kredeble akcenta. Post du silaboj neakcentaj, ŝajnas ke estas neeble daŭrigi la legadon kaj ne akcentigi pli aŭ malpli forte la silabon kiu postiras.

Jen estas do la dua regulo kiun mi proponas : la unusilabo mem estas neŭtra. Ĝi estas akcenta nur en la komenco de la verso kaj post du silaboj neakcentaj : sed en ĉiuj ceteraj okazoj ĝi restas neakcenta.

Jen estas la versregulara fundamento de la traduko kiun mi prezentas hodiaŭ al miaj esperantistaj samideanoj.

Kompreneble mi ne estas tiel malhumila ke mi pretendas efektivigi mian programon : mi tro konas de kiaj ecoj mi estas senigita por trafi tian celon.

Sed mi estos tute feliĉa, se mi povos nur esti