Saltu al enhavo

Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

montrinta, ne tion kion mi faris, sed tion kion mi volis fari; kaj mia ĝojo estos tute perfekta se tiuj kiuj min honoros per la legado de mia verko retrovos eĥon malfortan de tiu Virgilio legita de ili dum ilia juneco. Al Esperanto nur apartenos la gloro de tiu eĥo; kaj nur la tradukinto estos kulpigota, se li malfortigis tiun eĥon, se li ĝin ne resonigis en ĝia tuta amplekso.

Tamen mi opinias ke se mia ekzemplo estos imitata, mi estos farinta, por la estonteco, agon utilan. Ĉar, ju pli la jarcento antaŭeniros, des pli la lernadoj literaturaj estos forlasitaj pro tempmanko, kaj anstataŭitaj de sciencaj lernadoj necesegaj. Iam la tuta havo spirita de viro bonsocieta konsistis el la kono tre plena de literaturaĵoj. Ne estas tiel hodiaŭ : kaj oni facile povas antaŭvidi epokon ne malproksiman en kiu la senco de ĉefverkoj antikvaj estos proksimume tute perdita. Sed mi kredas fervore ke, en tiu momento, Esperanto estos plene akceptita kiel universala lingvo, kaj estos konata de ĉiuj. Tiam la malsatuloj de belaj literaturaĵoj povos facile sin nutri je tiuj verkoj, kiujn la batalado por la vivo ilin malhelpis lerni en la originala teksto.

Jen estas mia celo. Kaj se, kiel mi timas, mi ĝin ne povis trafi, mi lasas mian heredon al aliaj pli inteligentaj kaj pli lertaj : ili do prenu mane la direktilon, kaj plenumu tute tion kion mi nur montris.

Pri mi,

Ĉar mi jam spacon longegan tra kampoj senhalte trairis,
Estas bezone nun kolojn ŝaŭmantajn maljungi ĉevalajn.

DroVallienne.