Saltu al enhavo

Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiel ŝi diris. Sed li, laŭ Jupitra ordono, okulojn
tenis senmovaj, de koro en brusto premante ĉagrenon.
Tamen mallonge li diras: «Neniam mi certe forgesis
tiujn bonfarojn, pri kiuj, reĝino, vi multe parolis.
335Ĉiam Elisa memoro en koro restados karega,
dum mi konscios de mi mem, dum membrojn spirito vivigos.
Mi pri afero mallonge parolos. Mi trompi ne volis,
kredu, nek ruze forkuri. Neniam mi pensis flamigi
torĉojn edziĝajn; neniam mi venis por tion promesi.
340Certe se vivon direkti, laŭ mia deziro, Fataloj
al mi permesus, kaj fini zorgadojn laŭ volo intima,
urbon Trojanan unue, restaĵon de miaj parencoj,
ĝoje mi savus; Priamajn tegmentojn mi alte starigus;
fine al Trojoj venkitaj mi novan redonus Pergamon.
345Sed nun en landon Italan min sendas Apolo Grinea;
nun Italujon min trafi Licujaj ordonas Fataloj:
tie amego kaj tie patrujo! Se vian Fenican
koron ĝojigas Kartagaj fortaĵoj kaj urboj Libujaj,
kial do al ni Trojanoj vi landon envius Aŭzonan?
350Ĉu do ni rajte ne povas eksteran serĉadi patrujon?
Patro Anĥizo, tuj kiam ombraro malseka de nokto
Teron ekkovras, tuj kiam aperas astraro etera,
sonĝe riproĉas min: kaj min timigas vizaĝo kolera;
plie, ĉu knabo Askano meritis ke - kapo karega! –
355mi lin senigu je regno Hespera kaj kampoj Fatalaj.
Fine kurjero de dioj, por volon sciigi Jupitran,
- niajn sur kapojn mi ĵuras! - ordonon portante, tra spaco
venis. Mi dion ekvidis en lumo brilega; li inter
murojn eniris, kaj voĉon mi aŭdis per miaj oreloj.
360Ĉesu nin ambaŭ per tiuj senfruktaj ĉagreni plendadoj.
Landon Italan ne vole mi celas».
Sed dum li tiel parolis, minace lin Dido rigardis,
tien kaj tien frenezajn rulante okulojn: lin tutan
muta envolvas rigardo; kaj fine ŝi krias kolere:
365«Filo diina neniel vi estis, nek ido Dardana,
viro perfida: vin naskis Kaŭkazo terura, en krutaj
rifoj malmolaj; vin nutris per mamoj tigrinoj Hirkanaj.
Kial mensogi? Kaj kion pli gravan vi al mi rezervas?