Saltu al enhavo

Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

penos ŝin vidi, por bone paroli momenton favoran
serĉos, kaj fine plej bonan elpensos rimedon. Rapide
295ĉiuj ĝojantaj ordonon obeas, kaj faras laboron.
Tamen reĝino insidon, - ĉar ĉu amantino trompiĝas?
sentis, kaj movojn estontajn unua komprenis, ĉar ĉion,
eĉ trankvilecon, ŝi timas. Pri ŝipaj armigoj ŝin sama
famo malpia instruas, kaj same pri kuroj farotaj.
300Saĝon perdinte, ŝi tuj furiozas, tra urbo kuradas,
kiel Bakanto freneza: sin tiel ekscitas Tiio,
kiam, en sanktaj misteroj trijaraj, resonas kantado
Baka, kaj kiam Citero ŝin brue alvokas en nokto.
Fine per tiuj paroloj Eneon ŝi petas sengardan:
305«Ĉu vi, perfida, min trompi esperis ? Ĉu estas farebla
tia krimego: el mia patrujo sekrete forkuri?
Ĉu do nenio vin povas deteni, nek mano donita
iam de mi, nek amego, nek Dido mortonta kruele?
Kial, sub vintra ĉielo,vi vian preparas ŝiparon?
310Kial, tra Akvilonventoj, en maro vi naĝi deziras,
edzo kruela? Sed, kion! Se landojn aliajn, kaj domojn
novajn, vi trafi ne volus; se Trojo staradus antikva;
ĉu nun sur ŝipoj vi celus Trojurbon tra maro vastega?
Ĉu vi min lasus! Per tiuj larmegoj, per mano premita,
315- estas nenia rimedo, krom tio, en mia malbono ! -
kara, per nia kuniĝo, per nia edziĝo ekita,
iam se de vi mi bone meritis, se en mi vi trovis
ion agrablan, pro domo falonta kompatu, kaj tian
pelu el cerbo projekton, se petoj ankoraŭ valoras.
320Pro vi min gentoj Libujaj kaj reĝoj malamas Numidaj;
pro vi, mi Tirojn ofendis; al vi mi unuan oferis
gloron kaj faman hontemon, per kiu ĝis astroj mi estis
plialtigita. Min kial mortontan vi lasas, ho gasto.
Tiu denomo ve! estas de edzo nun sola restaĵo.
325Kion atendi? Aŭ Pigmaliono la frato detruos
murojn: aŭ sklave kun li min kondukos Getula Iarbo.
De vi almenaŭ se, antaŭ forkuro, mi estus naskinta
idon; en mia kortego se eta petolus Eneo,
kiu, simila al patro perfida, vizaĝon amitan
330rememorigus, mi certe ne kredus min tute lasita!».