Saltu al enhavo

Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/96

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

335ĉar, stariĝante el koto, li kontraŭ Salion sin turnas
neatendite, lin poste ŝancelas kaj rulas sur sablon.
Eurialo rapidas, venkante per helpo amika,
baldaŭ fariĝas unua kaj flugas tra multaj aplaŭdoj.
Poste alvenas Helimo kaj tria venkanto Dioro.
340Tiam Salio grandegan teatron per krioj plenigas:
antaŭ vizaĝoj de Patroj ĝemante, li petas kolere
ke al li oni redonu premion inside rabitan.
Eurialon favoras anaro; ĉar larmoj petantaj
ĉiun kortuŝas, kun ĉarmo de virto en korpo beleta.
345Forte lin helpas, kaj grande protestas per voĉo, Dioro,
kiu fariĝis venkanto, sed kiu postulus vanege
lastan premion, se ial unuan ricevus Salio.
Tiam Eneo la patro: «Nun viaj donacoj», li diris,
«tiel restados, junuloj; kaj ordon neniel mi ŝangos.
350Tamen mi povas senkulpan amikon tulkore kompati».
Tiel li diris. Salio ricevas de granda leono
felon Getulan, je densa hararo, je ungoj orataj.
Tiam do Niso: «Se tiaj», li diris, «montriĝas premioj
kiuj konsolas venkitojn, nu! kiaj pro Niso donacoj
355estos sufiĉaj? Ĉar kronon unuan mi certe meritus,
se min, ve! kiel Salion, kruela ne venkis Fatalo!».
Tiel dirinte, li montris vizaĝon kaj membrojn, per koto
malpurigitajn densega. Sed patro, kun bona rideto,
ŝildon alporti ordonas, de Didimaono faritan,
360kiun formetis Danaoj el sojlo de templo Neptuna.
Tiun premion belegan li donas al inda junulo.
Kiam do estis finita kurado kaj rekompensita:
«Nun, se, en koro de iu kuniĝas kuraĝo kun forto,
li do alvenu, kaj manojn sublevu de ganto armitajn».
365Tiel dirinte, du donojn premiajn li tiam proponas.
Havos venkanto bovviron, de oraj rubandoj vestitan:
glavon kaj riĉan kirason konsole ricevos venkito.
Tiam el aro eliras Dareso, je fortaj muskoloj,
grandan murmuron de viroj naskante pro kresko altega.
370Kontraŭ Pariso li sola kutimis batali; li iam,
apud tombmonto, en kiu nun kuŝas grandega Hektoro,
venkis Buteson je korpo fortega, ĉi tiun mem kiun