naskis Amico, la reĝo de Brebiciana nacio,
kaj lin, danĝere frapitan, sur sablon kuŝigis, mortantan.
375Kapon fiere altigas Dareso, petante batalon,
ŝultrojn ekmontras dikegajn, kaj, brakojn streĉante, post unu
ĵetas alian ĉirkaŭe, de frapoj batante aeron.
Estas petita alia: en tiu sennombra anaro,
viron batali kaj ganton manvesti neniu kuraĝas.
380Tiam li ĝoja, kredante ke ĉiu rifuzas premion,
antaŭ piedoj stariĝas Eneaj, kaj, ne prokrastante,
kornon bovviran per mano maldekstra altiras, dirante:
«Filo diina, se fari batalon neniu kuraĝas,
ĉu mi senfine starados? Ĝis kiam mi devos atendi?
385Donon min preni ordonu». Samtenpe murmuris aprobe
Trojanoj, kaj petis ke viro kunportu premion.
Tiam, per diroj koleraj, Acesto riproĉas Entelon,
kiu proksime sidadis sur lito el verda herbaĵo:
«Vane, Entelo, vi iam plej estis heroo kuraĝa,
390se vi permesas ke iu, sen ia batalo, kunportos
tiun premion: sed kie do estas la majstro, la dio,
vane rememorigita, Erikso? Ĉu via forflugis
famo en tuta Sicilo, kaj donoj en hejmo pendantaj?».
Sed li respondas: «Ne amon al gloro, deziron al famo,
395timo forpelis; sed sangon frostadis multego da jaroj:
pro maljuneco nun estas en korpo muskoloj malfortaj.
Tiun junecon estintan, pri kiu la fanfaronulo
tiel vanteme sin gloras, se mi nur ankoraŭ posedus,
certe nek dono, nek bela bovviro kuraĝon ekscitus:
400ĉar mi ne petas premion». Kaj poste li, tiel dirinte,
ĵetas en mezon de aro du gantojn de bokso pezegajn,
kiujn kuraĝa Erikso kutimis, por grandaj bataloj,
porti sur manoj kaj ligi al brakoj per ledaj rimenoj.
Sed ĉeestantoj miregas; ĉar ilin sep ledoj de bovo
405faris, dum plumbaj kaj feraj plataĵoj malglataj ĝin kovras.
Miras unue Dareso kaj ilin li tute rifuzas.
Ilin per mano subpezas Anĥiza naskito grandkora,
tie kaj tie de gantoj grandegaj volvante rimenojn.
Tiam maljuna heroo el brusto eligas parolojn:
410«Kio do estus se gantojn kaj ilojn vi vidis Herkulajn,
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/97
Aspekto
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita