kaj sur ĉi tiu marbordo kruelan kaj sangan batalon?
Iam de tiu armilo uzadis Erikso la frato:
sangon vi vidas ankoraŭ kaj cerbon disĵete malpuran.
Grandan Alcidon per ili li kontraŭbatalis; kaj kiam
415sango pli bona nutradis fortecojn, dum blanka hararo
kapon ne kovris ankoraŭ maljunan, mi ilin uzadis.
Tamen se tiun armilon rifuzas Trojana Dareso;
tion se pia Eneo akceptas, se volas Acesto,
faru batalon egala. Mi ganton forlasos Eriksan;
420ion ne timu: vi ĵetu samtempe Trojanan boksilon».
Tiel li diris: duoblan mantelon li ĵetas el ŝultroj,
dikajn de membroj montrante muskolojn kaj ostajn artiklojn
fortajn; kaj staras fiere grandulo en meza areno.
Tiam Anĥiza naskito, boksilojn preninte egalajn,
425li mem al manoj de ĉiu similajn alligas armilojn.
Ili subite sin levas, starante sur pinto pieda,
brakojn sentime en supra aero streĉante minacajn,
kaj malantaŭen metinte vizaĝojn por frapojn eviti.
Ili tuj, manojn plektinte kun manoj, komencas batalon;
430tiu, pli bona pro movo pieda, pro lerta juneco,
tiu ĉi membrojn havante kaj mason: sed tremas genuoj
aĝe rigidaj, kaj grandajn artiklojn skuadas spirego.
Inter si multajn sed vanajn frapegojn sin donas boksantoj;
flankajn kavaĵojn ĝemigas batadoj, dum brustoj profundaj
435sonas samtempe, dum ĉirkaŭ oreloj kaj fruntoj ĉirkaŭas
oftaj fergantoj, dum vangoj kraketas pro vundoj malmolaj.
Staras grandmasa Entelo senmove, en sama rekteco;
viglaj okuloj kaj movoj de korpo fraparon evitas.
Kiel soldato, batanta maŝine muregojn de urbo,
440aŭ sieĝanta armile fortaĵon sur monto starantan,
tiel Dareso ĉu tien rapidas, ĉu tien, kaj viron
tute ĉirkaŭas, dum multaj atakoj lin premas kolere.
Pugnon levinte, ĝin streĉas Entelo, kaj li ĝin etendas
supren: sed, frapon vidinte al kapo irontan, Dareso
445tuj ĝin evitas, per flanka ekmovo de korpo rapida.
Forto Entela vaniĝas kaj svenas en venton; kaj korpo
peze sur teron ekfalas, per maso antaŭen tirita.
Tiel falegas maljuna kaj kava abio, sur Ida
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/98
Aspekto
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita