Paĝo:Vogt - Nepre konfidenca raporto, 1928.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Nepre konfidenca raporto
pri mia kontrolo ĉe la Universala Esperanto-Asocio en Ĝenevo.

Mi estis invitita de la administra estraro por kontroli la bilancon. Jam de komence mi konsciis, ke — pro la ĝenerale reganta malkonfido kontraŭ la administracio de U.E.A. — mi ne povas kontentigi min per bilanckontrolo nur formala, sed ke mi devas havigi al mi superrigardon pri la tuta administrado, tiel ke mi sukcese kaj kun pozitivaj informoj povu refuti la ŝvebantajn onidirojn kaj asertojn.

Mi menciu, ke S-ron Jakob, la direktoron de UEA, mi ja konis persone, sed ĝis tiam ne kontaktis lin tiel ke mi estus povinta prijuĝi lin pli ol laŭ supraĵa impreso.

D-ron Privat mi konas pli bone, almenaŭ tiel kiel li estas taksebla laŭ sia publika agado kaj siaj kapabloj.

S-ron Kreuz mi konas jam plurajn jarojn.

Komencante do pri D-ro Privat: mi trovis konfirmita mian opinion ke li estas kapabla diplomato kaj samtempe brila oratoro. Neniu el la du sinjoroj (Jakob kaj Kreuz), kiuj estas kelkrilate oponemaj kontraŭ D-ro Privat, povis diri ion ajn malfavoran pri ties laboro. Povas esti, ke D-ro Privat ne estas taŭga por droni en detaloj kaj okupi sin pri la bagatelaj ĉiutagaj obstakloj kiuj aperadas en la administracio de ambaŭ organizaĵoj. Ankaŭ la detallaboro en la administrado de S-ro Kreuz ne estas lia elemento kaj oni devas kredi al S-ro Kreuz kiu plendas ke li eĉ gravajn aferojn ne sufiĉe ekkonas ĉe ilia estiĝo, nek dum la disvolviĝo. Estas do kompreneble, ke S-ro Kreuz sentas ĉagrenon kiam D-ro Privat subite pri io ekkritikas ne konante la detalojn. Ŝajnas ke el tiu situacio fontis inter ambaŭ sinjoroj multe da malharmonio, evitebla laŭ mia opinio, se ĉiu de ambaŭ plenrespondece limigus sin al la kampo de la propra kompetento. D-ro Privat estas la viro kiu scipovas personajn rilatojn ekligi kaj konservadi. Jen liaj grandaj kapabloj kiujn oni utiligu por Esperanto.

Ankaŭ pri la salajrado al D-ro Privat rondiras tute malĝustaj onidiroj kaj troigoj. D-ro Privat ricevadas, laŭ informo de S-ro Jakob, de S-ro Kreuz kaj ankaŭ de li mem, el la tuta E-movado kaj el ĉiuj laboroj por Esperanto sole 500 frankojn. Mi devas klarigi, ke tiu ĉi enspezo estas konsiderenda tre modesta. Kuŝas en la naturo de lia laboro ke multo kion li devas fari, tute ne aperas al la ekstero. Jen tie, jen aliloke, li devas transpreni oficon kiu nenion enspezigas al li, nur por simpatiigi la koncernajn rondojn por la Esperanto-movado. En sia agado D-ro Privat estas tre malhelpata per tio, ke li ne disponas pri la necesaj monrimedoj por vojaĝi. Li plendis al mi, ke multajn gravajn vojaĝojn li devis preterlasi, ĉar mankis la necesa mono. Mi trovas tiun ĉi plendon tute prava. Se direktoro de entrepreno, kies laborkampo estas la tuta Eŭropo, ne havas la bezonatajn rimedojn por vojaĝadi kaj ekligi rilatojn, tiam la entrepreno ne fariĝos profitdona. Mi ankaŭ konvinkiĝis, ke D-ro Privat — malsame kiel S-ro Jakob — vojaĝadas ege malmultekoste. En siaj postuloj — precipe pri manĝado kaj trinkado — li estas tre modesta. Ofte estas apenaŭ kredeble, per kiel minimumaj tagaj elspezoj li trabatas sin. Ankaŭ tiuteme mi demandis en Bern S-ron Stettler, kiu konfirmis ke D-ro Privat vojaĝante estas tre ŝparema kaj ke ĉe liaj elspezo-sumigoj oni neniam povas ricevi la impreson ke eĉ nur unu monereto estas elspezita sen neceso.