Saltu al enhavo

Paĝo:Vogt - Nepre konfidenca raporto, 1928.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tion mi akcentas precipe pro aŭditaj plendoj pri multekostaj kaj nenecesaj vojaĝoj de D-ro Privat. La neceson de tiaj vojaĝoj oni simple ne povas antaŭdifini. Ankaŭ en komerco ne ĉiu vojaĝo havas tuj palpeblan sukceson. Kelkfoje tiu aperas nur multe poste, kelkfoje tute ne. La esperantistaro devas kutimiĝi tie al pensado iom pli malpedanta. La ĉefaĵo estu ke la personoj al kiuj oni finance konfidas, tion ankaŭ plene meritas. Mi konvinkiĝis per mia vojaĝo al Ĝenevo, ke D-ro Privat vere meritas konfidon kaj ke li plenumas sian postenon kun granda respondeco-sento, ankaŭ kompare germanajn cirkonstancojn. Cetere mi havis okazon vidi ke D-ro Privat kondukas sian privatan vivon kun la sama simpleco kian li kutimas ĉe siaj vojaĝoj.

S-ron Jakob, kiun mi antaŭe ne konis precize, mi povis dum 3 tagoj bone observi en lia funkciado. Ankaŭ pri li mi longe kaj detale parolis kun S-ro Stettler, kiu trafe karakterizis lin “bonega kaporalo”. Laŭ mia konvinko mankas al S-ro Jakob ĉia kvalito suverene direkti kaj progresigi aferon tiel vastecelan kiel estas U.E.A. Li estas diligenta, sidas de matene ĝis nokte en la oficejo kaj estas al la afero pli sindona ol li ŝajnas pruvi per siaj diroj. Mankas al li ĉia kapablo disponi kaj organizi, ĉu pri la propra laboro ĉu pri la laboro farenda de liaj oficistoj. Plej fatale estas, ke li havas pri si mem ĝuste la kontraŭan konvinkon.

S-ro Jakob posedas ankoraŭ unu plian bonan kvaliton nemalhaveblan por lia ofico: li imunigis sin per tre dika haŭto da egalanimeco kontraŭ la netolereblaj traktadmanieroj de la pli multaj esperantistoj kaj delegitoj. Kion pri tio ĉi mi havis okazon vidi, tio superas ĉion kion komercisto povas imagi. Mi opinias, ke ĉiu homo kapabla, transpreninte tiun laboron por ĝin elane progresigi, baldaŭ elĉerpite lasus ĉian plian provon pro tiu nekredebla sinteno de la esperantistaro. La kulpo pri tiu ĉi stato kuŝas en la cirkonstancoj kiuj de longe regas kaj el kiuj kreskis la tuta afero. Mia starpunkto ne estas, ke tiujn cirkonstancojn oni ne estus povinta en certa grado venki, se oni antaŭe ĝuste rimedus. ŝanĝi ilin hodiaŭ estas senkompare pli malfacile – kaj tamen necesas ilin ŝanĝi, se por la estonteco ni celas krei ion fruktedonan.

Speciale mallaŭdinda ĉe S-ro Jakob estas tio, ke li persone faradas laborojn de karaktero tute subalternajn, kiujn ĉiu simpla oficisto – eble eĉ pli bone povus plenumi. Tiel ekzemple S-ro Jakob okupas sin pri la tenado de la komerca taglibro. Mi kalkule montris al li, ke per tio li malŝparas jare 120 tagojn. Mi klarigis al li, ke li kiel direktoro kun salajro de 700 sv. fr. por tia subula laboro estas tro kare pagata. Li defendis sin dirante ke – unue – li tre volonte faras la librotenadon, kaj – due – tiu ĉi laboro ne povas esti farata de alia, ĉar ĝi premisas intiman komprenon por la kompleta meĥanismo de la aferoj. S-ro Stettler, kun kiu mi parolis pri tiuj aferoj, jesis lin pri tiu punkto, nome ke la neimagebla malzorgemo de la esperanto-korespondantoj kaj U.E.A.-delegitoj kulpas tiun staton. Sur unusola letero ili kune metas plej diverstemajn kalkul-raportojn kaj ankoraŭ tekstojn fintrakteblajn nur semajnojn poste. Akceptante tiajn faktojn oni devas pravigi S-ron Jakob, sed mi opinias ke per adekvata eduko, kaj per eldono de presitaj formularoj al la delegitoj multo estus plibonigebla. Ĉiukaze, laŭ mia koncepto pri komerco, ne taŭgas ke la