Saltu al enhavo

Paĝo:Vogt - Nepre konfidenca raporto, 1928.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

direktoro de entrepreno funkcias samtempe kiel ĝia sola librotenisto laŭ kies taglibraj enskriboj ĉio alia devas direktiĝi. Tia stato jam el vidpunkto de skrupuleco ne ekzistu. Ion tian povas permesi al si privatulo en privataj negocoj pri kiuj li al neniu ŝuldas kontrolon. Sed tio ne povas konveni en asocio, kiu ja respondecas al granda nombro da membroj. Tion dirante mi volas nur elmeti ĝeneralan principon, sen ia ajn aludo je S-ro Jakob. Cetere la librotenado, kiel ĝi estas farata, neniel respondas al la postuloj ĉe konscienca entrepreno. Fari kontrolon – eĉ nur pri unu monato – estis praktike maleble, kaj, tiucelaj provoj faritaj kune kun S-ro Jakob, malsukcesis jam ĉe la komenco: Aŭ la dokumentoj ne estis troveblaj, aŭ la sumoj sur ili estis tiele detalitaj kaj dislokitaj ke oni ne plu sukcesis rekonstrui kontroleblan kontaĵon. Tian enskribadon S-ro Jakob praktikas por ŝpari al si la traktadon de multaj bagatelaj sumetoj. Li opinias, ke preciza librotenado perdigus pli da tempo ol ĝi finance gajnigus per trovo de 1 aŭ 2 frankoj. Por mi, komercisto, tia starpunkto estas neaprobebla kaj mi povas diri nur, ke la librotenado de UEA neniel respondas al tio kion oni en komercaj rondoj nomas superrigardebla librotenado. La sola bazo de la tuta librotenado estas ne pli ol tiu taglibro zorgata de S-ro Jakob mem. Nur pri kelkaj delegitoj ekzistas kurantaj kontoj, kiuj tamen valoras nur por statistiko kaj por kontrolo kun la koncernaj kontohavantoj. Por kompletigo kaj kontrolo de la tuta librotenado kaj por la precizeco de la bilanco ili neniel utilas. Tiucele oni komplete dependas de la adicioj en la taglibro.

Volante ekzakte kontroli tiun bilancon, oni devus ekzameni enskribon post enskribo kaj ekstrakti por si kompletan kurantan kontaron paralele kun kartoj de la aferkontoj. Laŭ aserto de S-ro Jakob, tiaj ekstraktoj estas ĉiumonate farataj, sed nur sur neligitaj folioj, krajone, kaj cetere ne konservataj kiel nepre necesaj aldonoj por la bilanco. Al mia propono instali modernan praktikan trakopian kontadon, S-ro Jakob deklaris ke li opinias la sistemon de li enkondukitan senmanka kaj ke li ne povas decidiĝi al ia novaĵo. Estas eksterdube, ke moderna trakopia kontado anstataŭ la nuna sistemo ŝparigus multe da tempo kaj por la direktoro kaj ankaŭ tute ĝenerale. La traktado de la apudaj kontoj okupas unu fraŭlinon ankoraŭ 1.1/2 – 2 horojn tage, do ĉirkaŭ 600 – 700 horojn Jare. Oni povas do resumi, ke 200 labortagoj estas uzataj por plenumi librotenadon kiu ampleksas ne pli ol 4000 kontenskribojn Jare (laŭ propraj indikoj de S-ro Jakob).

La sekcio de S-ro Kreuz prezentas tute kontraŭan bildon apud la sekcio de S-ro Jakob. S-ro Kreuz estas helpata de nur unu juna persono, sed havas modelan ordon en siaj aktoj kaj korespondaĵoj. La librotenadon por la sekcio Kreuz faras UEA. S-ro Kreuz, kiu parolas flue la francan, tre bone la anglan, krome sufiĉe bone la hispanan kaj la italan lingvojn, ankaŭ regas vicon da stenografioj ĝis pordebata rapideco, estas ega ambiciulo al kiu mankas nur unu – nome profunda instruo en supera lernejo. Senrezerve oni povas diri, ke li multon postakiris per meminstruo, sed tamen restis kelkajn scimankojn. Ĉiukaze, UEA aspektus alie, se tie la direkcio laborus sambone kiel ĉe I.C.K. Ĉe tio oni ne malatentu, ke S-ro Kreuz transprenis I.C.K. sen iu ajn antaŭaĵo. Ĉion li devis nove instali, nove krei kaj iniciati. Mi detale parolis kun li pri celo kaj labormetodo de I.C.K. kaj konstatis, ke